El la vivo de bervala sentaŭgulo

Бокер Луи

 

Louis Beaucaire

El la vivo de bervala sentaŭgulo

Maldeceta epizodaro

Libro originale verkita en esperanto

 

Unua epizodo:

Kiel mi iam estis fervora «esperantisto», tute ne parolante esperanton

Antaŭ la lasta mondmilito, kiam mi estis 16-jara, mi enamiĝis al bela najbarino. Malfacila afero: mi ne havis grandan sperton pri virinoj, kaj plie ŝi estis la edzino de mia fizikinstruisto Ramseso. Ramseso estis kompreneble nur kromnomo, kiun miaj kunlernantoj en la gimnazio donis al li pro simileco al egipta mumio ilustranta nian libron de historio.

La edzino de Ramseso, multe pli juna ol mi, havis nenion komunan kun mumio. Male. Kiam mi renkontis ŝin sur la ŝtuparo aŭ en la strato, la malavareco de ŝiaj profundaj dekoltaĵoj, la galbo de ŝiaj suroj, la invita luliĝo de ŝiaj koksoj igis mian koron sensaliviĝi kaj mian buŝon bati freneze, aŭ pli ĝuste dirite… Sed, kiel vi vidas, ankoraŭ nun mi konfuziĝas, kiam mi pensas pri Lea. Ŝi nomiĝis Lea. Ha! La blondaj haroj de Lea, ŝiaj okuloj, ŝia parfumo!

Ni salutis nin ĝentile, kiel normalaj najbaroj, sed ŝia «Bonan tagon, sinjoro» eĥiĝis longajn horojn en mia kapo kvazaŭ ĉiela muziko. Kaj, revante pri ŝia rideto, pri ŝia frandema rigardo, pri ŝia melodia voĉo, mi prikantis la diinon Lea en flamaj odoj, kiujn mi poste kaŝis inter la pagojn de mia latina vortaro.

Iam, post kiam mi restis kelkajn tagojn dome pro gripeto, mia patrino sendis min aĉeti diversajn aĵojn, asertante, ke iom da paŝado en freŝa aero estos bonefika por mia resaniĝo. Revenante, mi trafis la belan edzinon de Ramseso antaŭ nia domo, kaj mi supreniris la ŝtuparon malantaŭ ŝi kun la okuloj fiksitaj sur la kudrolinio de ŝiaj silkaj ŝtrumpoj. Sub la malpeza printempa robo nete konturiĝis ŝia plena kalsoneto. Mi do estis amasiganta per mia rigardo tutan provizon da feliĉo por miaj postaj revoj, kiam la belaj kruroj subite haltis antaŭ ŝia pordo. Mi jam preteriris al nia supra etaĝo, sed ŝi turnis sian anĝelan vizaĝon al mi kaj demandis:

— Sinjoro, ĉu vi eble havas kelkajn minutojn, por helpi min? Mi ne sukcesas pendigi sola novan kurtenon.

Mi balbutis kun premiĝinta gorĝo:

— Jes, sinjorino. Certe mi povas helpi vin.

Mi sekvis ŝin en ŝian loĝejon, kie ŝvebis ŝia ebriiga parfumo. Kelkaj libroj sur bretoj en la koridoro memorigis min pri Ramseso, kiu nun instruas miajn samklasanojn. Sed mi tuj forviŝis el mia penso la fizikajn konojn necesajn al estonta abituriento, por dediĉi min al la vido de la pli agrablaj fizikaj ĉarmoj de la bela Ramses-edzino. Ŝtupareto staris antaŭ fenestro, kaj mi proponis per obtuza voĉo grimpi sur ĝin, por alkroĉi la kurtenon.

— Ne, juna amiko, mi grimpos, dum vi firme tenos la ŝtupareton.

Ŝi prenis la kurtenon, kaj, dum ŝi klopodis fiksi ĝin supre de la fenestro, mi subite havis antaŭ la okuloj pecon da paradizo. Pro la levo de la brakoj ŝia mallonga robo tiriĝis ĝis super la rando de la silkaj ŝtrumpoj, kaj, kiam ŝi etendis kruron, por provi ekvilibre atingi la alian flankon de la fenestro, mi sentis kapturnon, vidante inter la pufaj femuroj la travideblan blankan ŝtofeton, kiu nur simbole ludis sian rolon de kaŝilo. Miaj manoj doloris, tiel forte mi premis la ŝtupareton.

— Atentu, nun mi malsupreniros. Bonvolu doni al mi la manon.

Mi verŝajne aspektis tre konfuzita, ĉar ŝi rigardis min per strangaj, iom mokemaj okuloj. Kaj, kiam la ruzulino stumblis sur la lasta ŝtipo, mi komprenis malgraŭ mia sensperteco, ke la mallertaĵo de mia bela najbarino estis des pli lerta, ke mia maldekstra mano estis subite kaptita en la supra parto de ŝia ĵartela regiono, dum ŝiaj lipoj hazarde troviĝis sur mia buŝo.

Kara leganto, ĉarma legantino, pro la titolo de mia rakonto vi ja atendas malpacience, ke mi parolu al vi pri mia esperantistiĝo. Mi do ne priskribos detale ĉion, kio okazis sur la lito de Ramseso. Nur sciu, ke mi unuafoje posedis virinon aŭ, pli ĝuste dirite, ke mi estis perfortita de virino. Pri tiu traktado mi cetere ne plendis. Mi konjektas, ke mia sensperteco komence ne kontentigis plene mian delogintinon, sed evidente ŝin ravis mia juna fortikeco, mia senbrida impetemo, mia nesatigebla scivoleco, mia ĉiama preteco. Ŝi certe miris pri la mirakla efikeco de siaj fingraj kaj buŝaj karesoj, ĉar ŝi ĉiufoje ekkriis: «Ha! Neebla, tio estas neebla».

Ve! Ni devis disiĝi, kaj post lasta kiso ni promesis kiel eble plej frue revidi nin. Mia panjo riproĉis al mi, ke mi restis tro longe ekstere, sed tre plaĉis al ŝi, ke la freŝa aero tiel bele ruĝigis miajn vangojn…

Bedaŭrinde Lea kaj mi baldaŭ spertis, ke nia revido estas malfacila, eĉ neebla afero, kvankam ŝi disponis la loĝejon de amikino, kiu antaŭ plurmonata vojaĝo petis ŝin prizorgi ŝiajn florojn. Dumtage mi estis en la gimnazio samtempe kun Ramseso, kaj vespere Lea ne havis kialon por eliri sola el la domo. Ni nur povis, okaze de hazardaj renkontiĝoj sur la ŝtuparo, interŝanĝi rapidajn kisojn, kiuj igis nin ankoraŭ pli malpaciencaj. Freneziga sorto.

Fine mi havis mirindan ideon: preterpasante la Bervalan Popoluniversitaton, mi legis la vorton «Vesper-kursoj». Ĉu Lea kaj mi ne povus nin registrigi por vesperkurso? Sed kia kurso? Matematikon, geografion, ktp mi jam lernis en la gimnazio; ĥorkanto, gimnastiko aŭ dancarto verŝajne ne estus konvinkintaj Ramseson unuflanke kaj miajn gepatrojn aliflanke. Restis Esperanto. Mi priparolis la aferon kun Lea inter du kisoj sur la ŝtuparo. Ŝi do deklaris al sia edzo, ke ŝi deziras okupi sian libertempon per korespondado kun alilandanoj, kaj miaj gepatroj aprobis mian intencon lerni la internacian lingvon antaŭ mia partopreno en la venonta ĵamboreo.

Tiel ni povis retrovi nin ĉiun mardon kaj ĉiun vendredon vespere en la loĝejo de la forvojaĝinta amikino. Kaj, dum la kursanoj diligente lernis la dekses regulojn de la Fundamento, mia Lea instruis min ĝisfunde pri la mil kaj unu plej rafinitaj reguloj de la volupto. Kaj post ĉiu leciono ŝi tenere murmuris al mi: «Karulo, ne forgesu priverŝi ankaŭ la florojn».

Kompreneble estis al ni tute egale, ĉu Esperantaj substantivoj finiĝas per u aŭ per as. Ni eĉ ŝerce inventis kelkajn proprajn esprimojn. Ekzemple, post kiam Lea iam flustris al mi sur la ŝtuparo, ke ŝi ĝojas vespere iri al Esperanto, ni kutimiĝis diri, ke ni iras esperanti. Tiu vorto esperanti sonis do al miaj oreloj kiel amori, kaj post multaj jaroj psikanalizisto klarigis al mi, ke de tie devenas mia freŭda komplekso ĉiam miksi la internacian lingvon kun erotikaj konceptoj.

Tiu feliĉa esperantado estus povinta daŭri ankoraŭ tre longe, se mia patrino ne estus iam dirinta al mi dum la tagmanĝo:

— Ĉu vi scias? Hieraŭ mi renkontis s-inon Flumo.

Mi rakontis al ŝi, ke vi lernas Esperanton. «Ho, kiel bonŝanca mi estas, ŝi respondis. Dum la paska ferio nin vizitos juna angla esperantistino. Via filo certe povos okupiĝi pri ŝi, montri al ŝi Bervalon, nian gotikan katedralon, ktp».

Aj! aj! aj! Mi jesis, dirante, ke mi ja povos interparoli kun ia angla fraŭlino, sed pensante: «En kiu lingvo? Ekzistas do veraj esperantistoj, eĉ en Anglujo. Ilin forprenu la diablo!» La sekvantan vendredon mi raportis la malbonan novaĵon al Lea, kaj ni estis tiel perpleksaj, ke ni ne esperantis kun la kutima plezuro. Mi decidis viziti la gvidanton de la kurso, kies adreson oni donis al mi en la Popoluniversitato. Mi trovis maljunan sinjoron kun verda stelo duonkaŝita sub blanka barbo.

— Juna viro, mi miras, ke vi neniam ĉeestis la kurson, kvankam via nomo estas en mia listo.

Mi pretekstis malsanon kaj klarigis, ke mi deziras nun intensigi la studadon, por povi paroli Esperanton tiel flue kiel miaj sanaj kunlernantoj.

De sia kadro pendanta sur la muro, super verda standardo, iu D-ro L. L. Zamenhof (1859–1917) rigardis min kun kuraĝiga mieno malantaŭ sia nazumo.

La maljuna instruisto donis al mi kelkajn librojn kaj konsilojn, kaj mi promesis reviziti lin. Sed, kiam li deklaris: «Juna viro, Esperanto estas mia sola celo en la vivo», mi pensis pri la esperanto de Lea kaj eksplodis per laŭta ridego. Ne povante doni al li freŭdan klarigon de tia malkonvenaĵo, mi atribuis ĝin al mia ĵusa malsano. La maljunulo skuis la kapon, grumblante, ke estas ja sufiĉe da stranguloj en la Movado, kaj L. L. Zamenhof (1859–1917) ĵetis al mi de sia kadro riproĉan rigardon.

Dum kvar semajnoj Lea kaj mi lernis Esperanton. Tio certe ĝenis nian esperantadon, sed kion fari? Ni enkondukis en nian petoladon severan disciplinon. La florojn mi rapide priverŝis, kaj, kiam mi alproksimigis palpeman manon al satena femuro aŭ al ronda firma mamo, Lea milde repuŝis min:

— Ne nun, karulo. Nur kiam vi estos recitinta al mi la tabelon de la korelativaj vortoj.

Kun kunpremitaj dentoj mi tragalopis la seriojn: ĉie, ĉiom, ĉiam, ĉiel, samtempe vorante per la okuloj rozan cicon rezervitan al la bona lernanto.

Bona lernanto min efektive deklaris la maljuna kurs-gvidanto, kiam mi revizitis lin. Li proponis al mi pruntepreni kelkajn librojn el la biblioteko. Tamen, kiam li vidis inter la kvar elektitaj titoloj la Sekretajn Sonetojn de iu P. Peneter, li iom ribelis:

— Ne, juna viro. Mi ne scias, ĉu mi rajtas… ĉu vi ne estas tro juna…

Tio tiel tiklis mian scivolemon, ke mi ne redonis la libron kaj asertis, ke mi estas sufiĉe matura, ktp. Dum la maljunulo cerbumis, ĉu li rajtas, mi rapide dankis kaj foriris, ne atentante L. L. Zamenhof (1859–1917), kiu fermis la okulojn malantaŭ sia nazumo.

Lea kaj mi povis des pli intense perfektigi nian lernadon, ke dum la paska ferio ŝia edzo forveturis, por ĉeesti tritagan kongreson de fizikinstruistoj en la franca ĉefurbo. Mi rakontis al miaj gepatroj, ke mia skolta grupo tendumos en la arbaro dum tri tagoj. Ili ne povis imagi, ke mi tendumos unu etaĝon malsupre, en la lito de Ramseso.

Ha! Tiuj tri tagoj! Ha! Tiuj du noktoj! Lea ŝtopis mian stomakon per ĉevalaj stekoj kaj ruĝa vino, por redoni al mi la fortojn, kiujn ŝi deprenis de mi alimaniere. Dum ŝi kuiris, mi devis lerni parkere du aŭ tri Sekretajn Sonetojn, kiujn mi poste recitis al ŝi en la lito. Tiel ni vere pliriĉigis nian ĉiutagan (kaj ĉiunoktan) vortprovizon, kaj ni atingis perfektan harmonion inter Esperanto kaj esperantado. Mi bone memoras ekzemple pri la recitado de la 35a soneto, dum kiu Lea per raŭka voĉo, kun okuloj returnitaj pro voluptego, skandis ĉiun antaŭeniron de mia esperantilo: «Palisi — jes! — kaj bambui — jes! — kaj geglui — jeees!..» Ha! Kara leganto, ĉarma legantino, mi rajtas aserti, ke en mia 16a vivjaro mi fariĝis bona esperantisto, ankaŭ en la Fundamenta senco de la vorto.

Post la tria tago mi prenis mian tornistron de malantaŭ la noktotablo, kaj mi reiris domen, t. e. mi supreniris unu etaĝon. Vidante min, mia panjo ekkriis, ke mi aspektas elĉerpita, ke mi havas nigrajn randojn sub la okuloj, ke mi certe malbone manĝis kaj dormis en mia tendo, ke la skoltestroj ja estas frenezuloj, kiuj postulas tro de la junuloj, ke la angla esperantistino jam vizitis min kaj revenos morgaŭ, por ke mi montru al ŝi ĉion montrindan.

— Kial vi ne kontentiĝas per Esperanto, anstataŭ vagadi tra la arbaro kiel duonsovaĝulo?

La sekvantan tagon mi vagis tra la apudurba arbaro kun mia nova amikino, samideanino Daisy. Ŝi estis beleta, rufa, verdokula knabino, kies apenaŭ perceptebla angla akcento ravis min. Mi estis jam montrinta al ŝi la gotikan katedralon, la urbodomon, parton de la muzeo, la glaciaĵejon Alasko, kaj nun ambaŭ ni sidis sur musko, en ebriiga odoro de konvalo. Tenante ŝian maneton, mi paradis per miaj freŝaj konoj de la internacia lingvo, sed min incitis ŝia moka maniero korekti miajn kelkajn eraretojn, poste petole ridetante kaj rigardante min per friponetaj okuloj. Mi kompreneble provis ne ŝoki tiel senpekan junulinon, mi atentis la ĉastan karakteron de miaj esprimoj, sed, kiam ŝi diris al mi: «Ne parolu pri la angla lango, sed pri la angla lingvo», samtempe malicete elŝovante al mi sian rozan langon, mi kun iom da spitemo demandis ŝin:

— Mia kara Daisy, ĉu en via puritana kurso oni instruis vin pri la Sekretaj Sonetoj de Peneter?

La kristalaj perloj de ŝia rido subite silentigis merlon super niaj kapoj. Daisy alproksimigis siajn lipojn al mia orelo kaj flustris:

— Soneto 36: «Oni ĝin faras, sed ne priparolas». Ĉu mi recitu plu?

Mi ne povis respondi, ĉar, renversante sin sur la muskon, ŝi premgvidis mian vizaĝon al parto de sia korpo, kie ŝi povis facile teni mian kapon en la varma tenajlo de siaj femuroj. En fulmodaŭro mi nur ekvidis sub mia nazo verdan pugujeton. Verda estas la koloro de espero, de Esperanto… kaj ankaŭ de esperantado, ĉu ne, ĉarma legantino?

 

Dua epizodo:

Kiel mi naskigis esperantistojn

Kiam iu satiristo iam titolis la prezidanton de nia movado «la papo de Esperanto», multaj samideanoj kredis, ke en tiu kromnomo kuŝas ia aludo pri lia ordonema karaktero, pri lia rifuzo de ĉia diskuto, pri lia katedra tono. Tute ne. Ne pro tio, sed pro alia kialo oni komparis lin kun la vatikanestro Paŭlo la VIa. Tiu mia reĝustigo de la vero helpu la venontajn historiistojn de Esperanto, se ili almenaŭ penos legi mian modestan kontribuaĵon.

La tuta afero komenciĝis en 1947. Tiam, en nia studenta grupo, mi cerbumis kun kelkaj kamaradoj, kiel ni povus doni al la movado decidigan puŝon antaŭen. Propagandaj paroladoj aŭ disdonado de prospektoj surstrate alportis al ni ĝis nun nur kruelan disreviĝon. Iun vesperon ni ricevis subitan iluminiĝon, legante artikolon pri «denaskaj esperantistoj». La struktura analizo de la vorto «denaska» logike kondukis nin al la nerefutebla konkludo, ke «denaskajn esperantistojn» oni devas «naskigi». Kaj, por naskigi esperantiston, estas necese kaj sufiĉe fekundigi esperantistinon. Kial neniu eltrovis tion pli frue?

Dum longaj vesperoj ni ellaboris kvinjaran planon kaj preparis nin al nia tasko de «naskigistoj». Efektive ni ne rajtis kontentiĝi per nura instigo de jam ekzistantaj esperantistaj patroj al senĉesa multigado de sia idaro. Ni devis ankaŭ oferi niajn proprajn personojn al tiu nobla celo, dediĉante nin precipe al la gravedigo de la senedzaj samideaninoj. Se iu ankoraŭ bezonus pruvon pri la seriozeco de nia entrepreno, tiu sciu ekzemple, ke ni eliminis el nia rondo pederastiulon, tial ke li ne estus plenuminta sian funkcion de «naskigisto» kun la necesa entuziasmo. Kiel plian ekzemplon mi citos eltiraĵon el la ĵuro, per kiu ni solene ligis nin al nia titana laboro:

— Mi ĵuras ne malŝpari miajn fortojn kun neesperantistino, sed rezervi ilin plene por la pligrandigo de la movado (Art. 3).

— Mi ĵuras, ke mi tute fordonos min al la lotumita samideanino, ne plendante pri ŝia aĝo aŭ eventuala malbeleco, sed atentante nur ŝian fekundeblecon (Art. 7).

Ho! Nia tasko ne estis facila, kaj ni bezonis nian tutan junan fervoron, por efektivigi nian planon. Unue ni atakis niajn du bervalajn klubojn. Ĉiu «naskigisto» rajtis decidi propravole la metodon, la taktikon, la oftecon de siaj alproksimiĝoj al la verdulino elektita de la sorto. La ĉefa afero estis, ke li promesigu al ŝi dum la geiĝo paroli nur la internacian lingvon kun la venonta ido. Tiel ni povis fabriki ne nur «denaskajn», sed eĉ «dekoncipajn» esperantistojn.

Komence mi estis bonŝanca, ĉar la loto atribuis al mi junan virinon, kies grandaĝa edzo jam ne povis atingi rezultaton konforman al nia regularo. Ŝi ne longe rezistis al mia amindumado kaj poste mem aktive kunlaboris por la progreso de la movado. Kaj post kelkaj monatoj ŝia edzo povis ĝoje miri, ke liaj malfortaj baraktetoj tiel bele rondigis ŝian ventron.

Tamen mia amiko Peĉjo estis la plej rapida el ni ĉiuj, ĉar ĝuste naŭ monatojn post la komenco de nia naskiga kampanjo lia provizora kunulino akuŝis belan bebon.

Kiam ni eksciis la novaĵon en nia studenta grupo, ĉiuj ĉeestantoj ekstaris kaj kantis la himnon kun larmoj en la okuloj. Ni des pli alte taksis la meriton de Peĉjo, ke la patrino estis fraŭlino Berta, la 65-jara sekretariino de la biblia studrondo. Ŝi lasis sin delogi nur post kiam nia kolego citis al ŝi la ekzemplon de Sara, kiu donis filon al Abraham en sia 90a jaro.

Post kelkaj monatoj ni entreprenis misiajn ekspediciojn al aliaj urboj. Tie ni mem prisemis novajn terenojn kaj ankaŭ varbis disĉiplojn, kiuj helpis nin disvastigi nian revolucian metodon. La plej favora medio por nia apostolado estis kompreneble la kongresoj, ĉu naciaj ĉu internaciaj. Ampleksa estis la agadkampo dum la kongresoj, sed la limigita daŭro de tiaj kunvenoj ne ebligis al ni organizi sisteman distribuon de la amortasko. La «naskigistoj» do lasis sin gvidi de sia iniciatemo, kaj la estontaj generacioj devos agnoski nian senliman sindonemon, kiu igis nin rezigni la plej interesajn partojn de la kongresa programo, por kuri de japana instruistino al la edzino de akademiano kaj de osta vegetaranino al novzelanda bahaistino. Kaj ni deĵoris plu dum la postkongreso.

Feliĉe pliiĝis la nombro de la helpantoj, kiuj en diversaj landoj prenis sur sin la noblan taskon generi novajn esperantistojn. Nia faka organizaĵo aliĝis al la tutmonda movado, kaj en ĝia organo «Seksperanto» aperis statistikoj, konsiloj, direktivoj, por ekzemple kunordigi la laboron de niaj membroj kaj malhelpi, ke «naskigistoj» neutile prisemu jam prisemitan grundon.

Ho! Kiel fieraj ni estis pri la rezultato de nia fekunda penado. Ĉu vi memoras la atmosferon de amo, kiu en tiu epoko penetris en ĉiujn tavolojn de la movado? Vi verŝajne ne atentis tiam kelkajn detalojn, sed reprenu malnovajn gazetojn kaj rigardu la oficialan foton de la kongresoj en Almelo, Opole aŭ Olinda. Ĉu vi rimarkas, kiom da kongresaninoj estis gravedaj? Dank' al ni! Kaj kvin jarojn poste ĉiuj gazetoj emfazis, ke neniam antaŭe oni vidis tiom da partoprenantoj en la infana kongreseto, kiom en Parizo. Dank' al ni!

Ni estis sur la ĝusta vojo. Ni sciis, ke ni eltiras la Esperantan organizon el ĝia longa stagnado kaj baldaŭ atingos la celon, dronigante UNO'n Kaj UNESKO'n sub nia nombro.

Ve! Katastrofo! Same kiel la unua mondmilito estis terura bato kontraŭ la ideo pri lingvo internacia, tiel mortige trafis nian naskigan agadon diabla inventaĵo, kiu antaŭ kelkaj jaroj disvastiĝis tra la tutmonda virinaro: la kontraŭkoncipa pilolo! Sencela nia klopodado, sensenca nia ĵuro, finita nia agado, detruita la kavalirordeno de la naskigistoj. Antaŭ ol malaperi, nia organo «Seksperanto» konsilis al siaj legantoj aboni la gazeton «Grajnoj en Vento»…

Kiam la papo Paŭlo la VIa ekmilitis kontraŭ la malbeninda pilolo, ni iom esperis, ke ni povos pluigi nian agadon almenaŭ en ia katolika medio. Bedaŭrinde, kiel ĉiuj inoj, ankaŭ la piulinoj ekamoris nur pro la plezuro, ne zorgante plu pri denaskaj katolikoj kiel antaŭe. Ni atentigis la prezidanton de la Esperanto-movado pri la grave kompromitita estonteco de la internacia lingvo. Li tuj anatemis en gazetartikoloj kaj en la antaŭparolo de la jarlibro tiujn samideaninojn, kiuj uzas la pilolon. Ve! Krom kelkaj dankleteroj de pilolfabrikoj pro la senkosta reklamo, la sola rezultato estis, ke sensprita humuristo nomis nian prezidanton «la papo de Esperanto». Fi!

 

Tria epizodo:

Kiel mi fariĝis kunfondinto de UEA

Iam sidante en la granda salono de la Sentema Mimozo, mi trankvile tintigis per la maldekstra mano du glacierojn en mia glaso da aperitivo, dum mia dekstra mano komforte kuŝis sur la larĝa, gastama postaĵo de mia apudulino Tina. Ambaŭ ni observis sceneton, kiu okazis en la salono inter ĉina maristo kaj la ruĝhara Zora. Uzante miksaĵon el tri piĝinoj kaj mime enŝovante per la fingroj imagan manĝaĵon en sian ŝmacantan buŝon, li provis komprenigi al ŝi, ke li deziras frandi ŝian interfemuraĵon.

Kiel sperta putino Zora kutime akceptis ĉiajn kapricojn de siaj unuhoraj gastoj. Sed ĉifoje ŝi rifuzis kontentigi sian voreman klienton pretekste, ke ŝia intima karno ne eltenus bastonetojn. Ŝi ja legis, ke ĉinoj ĉiam uzas bastonetojn por manĝi… Ekestis disputo: Zora obstine skuis la kapon, ne komprenante la klarigojn ĵargonitajn de la ĉino. Kaj, kiam li prenis ŝian brakon, por treni ŝin en ĉambron, ŝi kriĉis kaj baraktis, frakasante du glasojn. Envenis mia amiko Ernesto. Ne sciante, pri kio temas, li tuj ekkaptis la protestantan ĉinon je la kolumo kaj, antaŭ ol mi povis interveni, ĵetis lin eksteren. Poste li laŭte deklaris, ke la Sentema Mimozo estas bonmora bordelo kaj ke li ne toleras tumulton en sia establo.

Kiam Ernesto sidiĝis apud ni, metante sian mastran manon sur la liberan gluteon de Tina, mi klarigis al li, ke la ĵusa bedaŭrinda incidento estis denove kaŭzita de la lingvaj baroj inter la popoloj. Mi profitis la okazon, por prediki la internacian lingvon:

— Ernesto, pripensu, ke, se Zora kaj la ĉina kliento estus parolintaj Esperanton, nun ŝi estus senpene gajninta iom pli da mono, kaj via gasto, kontentigite, prikantus la agrablaĵojn de la Sentema Mimozo ĝis la fundo de Azio.

Silente Ernesto ŝovis sian ĉapelon malantaŭen, jese balancante la kapon, kaj, kiam mi priskribis al li la doloron de la juna Zamenhof pro la malpaco reganta en Bialistoko inter malsamlingvaj komunumoj, mia tono iĝis tiel konvinka, tiel arda, ke la malmolkora Ernesto ne povis malhelpi larmon brili ĉe la rando de lia maldekstra okulo. La venko estis proksima.

— Ernesto, organizu Esperanto-kurson en la Sentema Mimozo.

Por montri sian konsenton, la bordelestro mendis botelon da ĉampano kaj deklaris, ke tiun vesperon mi rajtos ĝui la ĉarmojn de Tina senkoste.

Du tagojn poste mi komencis instrui la pensionaninojn de la Sentema Mimozo. Mi bedaŭras, ke la vesperaj gastoj ne povis vidi la grandan salonon transformitan ĉiumatene en klasĉambron por la deviga kurso. Ankaŭ Ernesto diligente lernis la dekses regulojn de la Fundamento. Li ne preterlasis unu lecionon, kaj baldaŭ li povis alkroĉi apud sia pordo belan kupran ŝildon: «Esperanto parolata».

La novaĵo diskuris tra la esperantistaj grupoj de la bervala regiono, kaj ĉiuj viraj samideanoj volis ekkoni la unuan bordelon en la mondo, kie prostituitinoj oficiale pepas en la internacia lingvo. Multaj neesperantistoj, ne komprenante la signifon de la ŝildo, opiniis, ke temas pri nova diboĉa specialaĵo de la Sentema Mimozo, kaj eniris, por provi ĝin. Tina, Zora, Meta, Kalina kaj ties kunulinoj fervore klerigis tiujn gastojn, kaj preskaŭ ĉiuj poste decidis lerni Esperanton.

La entrepreno de Ernesto tiel ekprosperis, ke li parolis pri tiu sukceso dum kongreso de bordelestroj en Hamburgo. Pluraj kolegoj el Hongkongo, San-Francisko, Marsejlo, Rio-de-Ĵanejro kaj aliaj havenurboj tuj enkondukis tiun mirindan helpilon en siajn voluptovendejojn. Du aŭ tri skribis al Ernesto, por peti konsilojn de li.

Tiam mi antaŭvidis la neceson interligi la verdajn malĉastejojn, kaj kun Ernesto mi ellaboris la statutojn de nova societo, la Unuiĝo de Esperantistaj Amordomoj, mallonge UEA. Nian entreprenon rapide kronis granda sukceso, pruvo, ke ni plenumis urĝan bezonon de la homaro. Ĝis nun la kompatindaj vojaĝantoj, maristoj, komercistoj, misiistoj, kongresanoj, aviadistoj, ĵurnalistoj, kiuj migras tra la mondo, devis kontentiĝi per hazardaj renkontoj, fordoni sin al malnoblaj ĉiesulinoj, kiuj senhonte ekspluatis ilin, blinde fidi fremdajn konsilojn aŭ stultajn kutimojn kaj tial ofte trafi fiaskon, kiel la ĉino en la komenco de mia rakonto.

Poste la translima amorvivo estis pleje faciligata dank' al UEA. En niaj jarlibroj estis troveblaj la adresoj de 123 esperantistaj amordomoj en 17 diversaj landoj. Ĉe ĉiu adreso estis menciitaj la prezoj kaj la specialaĵoj (la t. n. fikfakoj) de la deĵorantinoj. Niaj domoj estis malfermitaj al ĉiuj, sed la UEA-membrokarto rajtigis postuli 30%an rabaton. Por akiri tiun privilegion, ĉiam pli da viroj aliĝis al UEA.

Ankaŭ grandan servon faris UEA al la Esperanto-movado. Ĝi zorgis ekzemple pri la amuza parto de la internaciaj kongresoj. Du aŭ tri bordelestroj de la koncerna lando estis ĉiujare komisiataj delegi al la kongreso difinitan kvanton da putinoj, kiuj sperte flegis la distradon de senokupaj fraŭloj aŭ de aliaj kompatindaj soluloj. Ĉu vi rimarkis lastan jaron, ke multe pli da viroj ol kutime ĉeestis la universalan kongreson? Kaj ke, dum nur virinoj preĝis ĉe la internaciaj Diservoj (kun prediko en Esperanto), la viroj ĝenerale preferis promeni en la ombraj parkoj aŭ simple ripozi en siaj hotelĉambroj? La statistikistoj atribuas tiun fenomenon al la 20 %a dumkongresa rabato, kiu aldoniĝis al la kutima 30 %a rabato.

Kaj kion diri pri la helpo donita al multaj lernintinoj, kiuj antaŭe ne sciis, kiel uzi siajn lingvajn konojn post la kurso? Nun ili povis konfidi sian sorton al nia societo, kaj, post vojaĝo al Libano aŭ al Sud-Ameriko, ni disponigis al ili loĝon, nutron, monon kaj idealan okupiĝon je la servo de la homaro. Tio estas ja pli alloga ol leki malnovajn poŝtmarkojn, por glui ilin en polva albumo.

Nia UEA do floradis plu, kiam unuavide negrava incidento skuis la fundamenton de nia organizo kaj trudis al ni kelkajn reformojn de la statutoj. Iun posttagmezon de majo tuta grupo da usonaj maristoj elŝipiĝis en Roterdamo. Post la vizito de pluraj drinkejoj, ili hazarde preterpasis konstruaĵon portantan nian siglon. Pensante, ke tiu domo estas nova amuzejo ankoraŭ ne menciita en la lasta jarlibro, ili tuj eniris kaj, prezentante siajn UEA-kartojn, postulis viskion kaj plezurdonantinojn je 30%a rabato. Kiam oni rifuzis tion al ili, ili ekkondutis skandale, blekante, ke ili plendos ĉe la Centra Oficejo de UEA en Bervalo pro tiu fia trompaĵo. Poste, serĉante en la ĉambroj iel uzeblajn inojn, ili fine trovis novan junan tajpistinon, kiun ili perfortis sur ŝia labortablo, tiel difektante preskaŭ tute novan skribmaŝinon.

Tiu konsterna okazaĵo subite montris, ke ni ne sufiĉe atente elektis la nomon de nia societo. Ekzistis du UEA-oj: unu vegetanta en Roterdamo kaj unu prosperanta en Bervalo. Ĉar la alia, malgraŭ sia malgraveco, estis fondita antaŭ nia, ni grandanime rezignis la arbitracion de la Internacia Kortumo en Hago. Tiu roterdama UEA cetere ne povas konkurenci kun ni, ĉar ĝi okupiĝas nur pri la neŭtralaj (?) bezonoj de la homaro.

Nia honeste akirita fortuno ebligis al ni preni sur nin ĉiujn elspezojn. Ni aĉetis al la tajpistino novan verdan uniforman kalsoneton, al UEA novan skribmaŝinon kun supersignoj, kaj la enirejon de la Sentema Mimozo nun ornamas novaj neonlumigitaj literoj, kiuj anstataŭas la iaman siglon. Efektive ni deklaris al nia notario, ke, por eviti ĉian miskomprenon, nia societo de nun nomiĝas «Senpena Amorado Tutmonda».

 

Kvara epizodo:

Kiel mi savis la fundamenton

Reveninte de vespermanĝo en mia kutima restoracio, mi liberiĝis de mia kravato, surmetis miajn pantoflojn, mian negliĝon, kaj, komforte enprofundiĝinte en mian fraŭlan fotelon, mi preparis min apud cigarkesto kaj glaseto da konjako al la legado de la «Revuo Esperanto» ĵus trovita en mia leterskatolo.

Deŝirinte la banderolon, mi malfaldis la gazeton kaj tuj eksaltis, vidante la titolon de la ĉefartikolo: Novoze perspektivi por Esperanto. Diablo! Du preseraroj samtempe! La plua legado perpleksigis min: «Karoze lektori, mu esper, ke vu ne e mekontente de nostre novoze Esperanto…»

Mi frotis miajn okulojn. Mi kontrolis la enhavon de la botelo. Ĝi entenis vere bonan VSOP-konjakon. Same mia cigaro konsistis el havana tabako kaj ne el haŝiŝo. Dumtage mi ne trinkis pli ol kutime. Kion do signifas tiu ŝerco? Mi ekridis. Jes ja. Kial do mi ne pensis pli frue pri tio? Kompreneble mi ricevis foliaĉon de idista, okcidentalista aŭ alia novprojektista sekto. Mi kaptis la banderolon el la paperkorbo. Ĝi estis la normala banderolo de la «Revuo Esperanto». Nur la subtitolo de la gazeto iom ŝanĝiĝis: «Oficialoze organo de la Esperanto-movado».

Mi verŝajne haluciniĝas. Mi pinĉis mian femuron kaj perceptis doloreton. Tiun tagon en mia ministeria oficejo mi solvis tri krucvortenigmojn anstataŭ du, kiel kutime, sed ĉu tiu kroma streĉo de la cerbo povus kaŭzi deliran vizion? Mi ekstaris kaj paŝadis tra mia ĉambro, provante klarigi tiun ekstravagancan fenomenon. Ne, tio ne estas ebla. Jes, tio estis ebla. Mi reprenis la gazeton, kaj mi povis konstati, ke de la unua ĝis la lasta paĝo ĝi estis tute redaktita en tiu nova, pardonu, «novoze» Esperanto.

Mi dediĉis mian atenton al la studado de la ĉefartikolo. Pro la tuja komprenebleco («instantanoze kompreivacion») de la lingvo mi eksciis kun mirkonsterno, ke la redaktoro predikas al la samideanaro forlasi sian tro striktan interpreton de la Fundamento kaj alpreni ĉiujn uzeblajn ecojn de Adjuvanto, Neo, Veltparl, Ido, Solresol, Volapük, ktp, por formi «harmonioze lingwo». Tiel revenus al ni la perditaj ŝafoj, kaj nia granda internacilingva familio povus konduki nian aferon al la fina venko.

Tion skribis la ĉefredaktoro Emilo Pangloso! Pangloso, la nefleksebla puristo! Pangloso, kiu malcedeme kontraŭbatalis ĉiun neologismon! Pangloso, al kiu oni tiel ofte riproĉis lian rigidan tradiciismon! Li konsideris Esperanton kiel sian propraĵon kaj defendis ĝin kiel tigrino eĉ kontraŭ la plej eminenta; decidoj de la Akademio.

Emilo Pangloso ĉeestis kunvenon de nia klubo antaŭ kvar semajnoj, kaj li ne faris la plej etan aludon pri tiu lingva revolucio. Pro la malfrua horo mi ne povis telefoni al aliaj samideanoj, kaj mi enlitiĝis kun amareco en la buŝo kaj en la koro. Mia dormo estis perturbita de teruraj sonĝoj: Pangloso kaj Beaufront sarabandis kiel diabloj ĉirkaŭ ŝtiparo, sur kies flamoj mi tordiĝis. Ili blekaĉis al mi: «Vu e frenezoze — Vu e idiotoze — Merdoze fekator…»

La sekvantan matenon mi decidis tuj klarigi la aferon. Mi telefonis al mia oficejestro, ke mi suferas gravan konstipon. Kaj, foroferante miajn ministeriajn krucvortenigmojn, mi ekgalopis al la redaktejo de la «Revuo Esperanto». Mi trafis la sekretariinon ĉe diligenta manikurado. Vidante min impeti al la oficejo de Emilo Pangloso, ŝi kriis, ke la ĉefredaktora moŝto malpermesis, ke oni iel ajn ĝenu lin. Li ĝuste nun estas klinita super grava problemo.

Mi kolere repuŝis la cerberinon kaj konsilis al ŝi zorgi pri siaj ungoj kaj ne pri miaj aferoj. Mi frapis al la pordo kaj tuj eniris en la plejsanktejon de la «Revuo Esperanto». Pangloso efektive kliniĝis, ĉar mi unue nur vidis la glatan, brilan kupolon de lia intelektula kranio. Li abrupte rektiĝis, kaj mi malkovris, ke la «grava problemo» kuŝanta sur la skribotablo posedas du belegajn virinajn femurojn nudigitajn ĝis la umbiliko. La «grava problemo», eligante timkrieton, saltis sur la plankon, malkuspis sian jupon, frapete reordigis siajn nigrajn buklojn kaj eliris el la oficejo kun mieno de ofendita reĝino. Pangloso vokis: «Alina, Alina!», sed ŝi, ne atentante lin, klakfermis la pordon. Tiam li turnis sin al mi kaj siblis:

— Ko vu faris? Ha! Mizerabloze…

— Silentu, sinjoro Pangloso. Nun diru al mi en sana Esperanto, kion signifas tiu ĉifonaĉo, kiun vi aŭdacas plu nomi «Revuo Esperanto».

Mi minace svingis sub lia nazo la lastan numeron de la «oficialoze organo». Li provis defendi sin:

— Ko vu vol? Proponer a mi denove porkoze artikoli?

Mi kaptis la maljunulon je la ŝultroj, skuis lin kiel kokosujon, faligis lin en lian redaktoran fotelon kaj tiel skoldis lin, ke li ekploris kiel sesjarulo. Mi prenis de sur lia skribotablo kalsonforman, paŝtelbluan araneaĵon forlasitan de Alina kaj ĵetis ĝin al Pangloso.

— Avĉjo, purigu vian nazon, fermu vian pantalon-fendon, ĉesu ĝemi kaj priskribu al mi, ne en via karnavala ĵargono, sed en klasika Esperanto, la moskiton, kiu infektis vin je via frenezeco. Nu, Emilo, ek!

Per mallaŭta, unutona voĉo li komencis sian konfeson. Alina aperis en la redaktejo antaŭ du monatoj.

— Jes, samideano, kiel anĝelo el la ĉielo.

Kaj Emilo Pangloso, la maljuna fraŭlo, kiu ĝis nun interesiĝis nek pri anĝeloj nek pri virinoj, enamiĝis al ŝi kun gimnaziana fervoro.

— Ha! Se vi konus ŝin. Ŝi estas ne nur belega, sed tiel inteligenta! Ŝi sugestis al mi ekzemple kelkajn ŝanĝetojn en la internacia lingvo, kiuj estas veraj geniaĵoj. Zamenhof mem ne pensis pri tiaj mirindaj subtilaj ebloj. Ha! Alina, Alina, diino de la gramatika arto!

— Pangloso, ĉu vi nun furzas sur la Fundamenton? Via Alina ne estas nia Akademio. Kion diros la prezidanto de la Akademio pri via fuŝaĵo? Pri via misuzo de la «Revuo Esperanto?»

— Antaŭ kelkaj tagoj la prezidanto de la Akademio telefonis al mi, ke li samopinias kiel mi pri la ŝanĝetoj…

— Neeble! Mi tuj vizitos lin. Mi esperas, ke intertempe la koleranta verda popolo ne forbruligos vian fetoran perfidulejon.

Mi reŝraŭbis mian ĉapelon sur la kapon kaj, antaŭ ol foriri, rikanis al la deprimegita ĉefredaktora moŝto: «Kretenoze skribaĉator!»

Je apenaŭ unu mejlo de la redaktejo la impona silueto de la Akademio kvietigis min per sia nura trankviliga klasika arĥitekturo. Malantaŭ la sveltaj kolonoj, en la fortikaj brakoj de la favoraj kariatidoj, sub la fiera frontona surskribo UNU POPOLO UNU LINGVO nia Esperanto povas ripozi en paco: okazos nenio al ĝi. Ha! La Akademiestro gaje ridos, kiam mi rakontos al li la bubaĵon de nia kaduka Pangloso. Oni nomumos novan redaktoron, kaj tiu unu numero de la «Revuo Esperanto» restos en nia longa historio kiel ŝerco enscenigita de Raymond Schwartz.

Maljuna Akademia pedelo, kiun Zamenhof hop-hopigis sur siaj genuoj dum la Bulonja Kongreso, rememorigis al mi la etaĝon kaj la koridoron, en kiu situas la estra oficejo.

— Turnu vin al lia sekretariino.

La sekretariino eble necesejumis, ĉar la antaŭĉambro estis malplena. La pordo al la estrejo estis nur duonfermita, kaj tra la duonmalfermiteco virina ridkluko tiklis mian orelon kaj mian scivolecon. Mia okulo alŝteliĝis, kaj post dusekunda blindumo mi vidis jenon: Alina, jes, Alina, la diino de la Gramatiko, sidis sur la skribotablo de s-ro prof-ro d-ro Lavojo, kies skarlata vizaĝo evidentigis tujan apopleksion. Ŝi petole taŭzis lian barbon kaj malkombis liajn sep harojn.

— Nu, dikoze akademikator, ko vu dir a vostre amoroze Alina?

— Ha! Alina, mia pupeto, mia muzo, mia amatino, vi estas bela…

— Beloze!

— Jes, beloze. Vu e beloze.

Ĉu vi aŭdis? «Vu e beloze» el la buŝo de la superega gardanto de la Fundamento! Sub la sankta tegmento de la templo konsekrita al la Dekses Reguloj!

Konfuzegite, mi ne volis aŭdi pliajn sakrilegiajn balbutaĵojn de la kompatinda s-ro prof-ro d-ro Lavojo, kaj mi forkuris el la Akademio antaŭ la mirantaj okuloj de la barba bulonja bebo.

Sur la kontraŭa trotuaro la drinkejo «Al la fratoj» gastame akceptis min. Mi englutis tri glasetojn da mirabelbrando kaj baldaŭ sentis miajn ideojn reordiĝi. Kvazaŭ prusa stabestro, mi preparis kontraŭatakon. Unue mi neŭtraligu niajn ekcedantajn aŭtoritatojn. Tial mi telefonis al mia amiko Ernesto, la bordelestro de la Haven-strato, ke li tuj taĉmentu siajn plej taŭgajn spertulinojn al Pangloso kaj Lavojo. Kiam la bezonoj de la maljunaj glandoj estos satigitaj, la kadukuloj ne pensos plu pri Alina.

Pri Alina mi estis cerbumanta ĉe sepa glaso da mirabelbrando, kiam mi vidis ŝin tra la vitro eltroti el la Akademio. Mi rapide pagis kaj eksekvis ŝin. Ni ne paŝis longe unu post la alia, ĉar ŝi baldaŭ malaperis en domon, apud kies pordo pompis aroganta ŝildo en franca kaj angla lingvoj: «Eŭropa Centro de Dulingvismo».

Lumo heligis mian cerbon. Per la barbo de l' Majstro! Kial mi ne pensis pli frue pri tio? Alina estas tute simple agentino de la malamiko. Timante la venkon de Esperanto, la dulingvistoj sendis ŝin al ni kiel vermon en maturan kamemberton. «Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas». «Virina rideto pli kaptas ol reto». Kaj Alina ne kontentiĝis per nura rideto, por enfaligi niajn eminentulojn en sian reton. Ha! Per la ĝartero de Mata Hari! Mi tuj koncentru ĉiujn miajn fortojn kontraŭ tiu danĝera demoralizantino. Mi pacience sieĝis la fortikaĵon de l' Dulingvismo, malantaŭ kies murego Alina verŝajne raportis al siaj ĉefoj pri sia kampanjo, eble ricevis ordenon pro siaj sukcesoj. Mi paŝis kaj paŝadis, remaĉante mian venĝemon kaj preparante kontraŭ ŝi mian sekretan planon № 17. Vi eble miros, eksciante, ke tiu plano № 17 ebligas al mi post fulma flirto forkaperi iun ajn inon en mian liton. Tiu sorto atendis Alinan je ŝia eliro el la Dulingvismejo. Kaj mia atako estis des pli facila, ke ŝin eĉ ne ŝirmis la eta pudendujo forgesita ĉe Pangloso.

Post dudek minutoj, en mia fraŭla loĝejo, dum mi trankvile malplenigis glason da konjako, Alina alproksimiĝis al mia fotelo, opiniante, ke ŝi povos imponi ankaŭ al mi per sia nuda pufa postaĵo.

— Nu, vu e amorozo? Vu…

Mi interrompis ŝin per subita draŝado de la delikata sidvanga haŭto: klak klak! Ŝi malfermegis la okulojn:

— Ko vu far?

— Diru: kion vi faras? Klak klak!

Ŝi plorsingultis:

— Kion vi faras?

— Mi instruas al vi klasikan Esperanton laŭ privilegia vojo.

— Privilegia? Vu e brutaloze…

Klak klak!

— Diru: vi estas brutala.

— Aj aj! Vi estas brutala.

Post la efektivigo de la plano № 17 mi aplikis la planon № 4, kiu preskribas pli humanan traktadon de la konkerita virino. Improvizitan verpermanĝon sekvis agrabla nokto, dum kiu mi milde riproĉis al la agentino ŝian detruan laboron, samtempe revenigante ŝin sur la veran vojon de la Fundamento per intensa Ĉe-kurso reviziita kaj kompletigita:

— Kio estas tio?

— Tio estas mia dekstra mamo.

— Ĉu tio estas la vosto de la kato?

— Ne, kata vosto ne estas tiel rigida. ktp. ktp.

Alina estis diligenta lernantino, Kaj plurfoje en la nokto ŝi onomatopeis sian ĝuon en plej pura Esperanto.

Post la matenmanĝo Alina, agrafante sian mamzonon, promesis al mi baldaŭ reveni al mia privata perfektiga kurso kaj kontraŭstari al la malbona influo de la dulingvistoj. Ŝi balbutis inter du kisoj:

— Karulo mia, mi ne povas kompreni, kiel ili envulte trudis al mi tiel fian manovron kontraŭ la internacia lingvo. Nun mi batalos por la bona kaŭzo.

Dek tagojn poste, en mia ministeria oficejo, mi sciis, ke mia venko estas definitiva, kiam mi legis en «Heroldo de Bervalo» jenan gravan novaĵon: «La Eŭropa Centro de Dulingvismo rekomendas al ĉiuj registaroj la alprenon de Esperanto».

Kun malpeziga elspiro mi transiris al la paĝo 7, kie atendis min la unua krucvortenigmo de la tago, kaj mi murmuris, suĉante mian krajonon:

— Alina, bravoze Alina.

 

Kvina epizodo:

Kiel mi organizis seksatencon por la propagando de Esperanto

Dum la Kongreso en Vieno la tiea ŝtatestro alparolis la ĉeestantojn en Esperanto. Neniu nacia gazetara agentejo menciis tiun gravegan, distrumpetindan sciigon. Aĉa, misa, fuŝa propagando! Jes ja, mi scias, «kritiki estas facile, fari malfacile». Ni bezonus kelkajn milionojn da steloj, por aperigi anoncojn en la gazetoj. Bedaŭrinde milionojn ni ne posedas. Kion fari, por ke ĵurnalistoj interesiĝu pri Esperanto?

La redakcioj ĝenerale kalkulas kun la gusto, pli ofte kun la malnoblaj instinktoj de la legantaro al sango kaj sekso. Ankaŭ la «Lumturo de Bervalo» aŭ la «Bervalaj Vesperaj Novaĵoj» konstante frapas la okulojn kaj la cerbojn per grandliteraj titoloj:

VIDVO STRANGOLIS BOPATRINON PER TIES KORSETLAĈOJ

EKSKLUZIVAJ RIVELOJ PRI LA «NOKTOFESTOJ» DE LA BARONINO

ŜI TRATRANĈIS LA GORGON DE LA MALFIDELULO

(«Sur nia foto vi vidas grandan sangomakulon meze de la lito de la murdinta sakristianino»)

Ha! La ĉielo volu, ke, ankaŭ al Esperanto la gazetistoj iafoje dediĉu tiom da tipografia lukso! La bezono de sensaciaj artikoloj kompreneble ne rajtigas la samideanojn tro ofte buĉi prezidanton aŭ sekretarion de esperantista grupo, eĉ se kelkaj estas jam kadukaj kaj facile anstataŭigeblaj. Ne, ne, al tio ni ne strebu. «Ne al glavo sangon soifanta…»

Remaĉante tiujn grizajn ideojn pri la malfacileco ĝui la favorojn de la gazetaro, mi eltrovis skandaleton danĝeran por neniu, sed taŭgan por allogi ĵurnalistojn. Mi rakontos ĝin al vi. Se vi volos mem provi ĝin en via urbo, mia sperto certe helpos vin plenumi ĝin pli sukcese ol mi.

Se vi jam vizitis nian urbon, vi eble konas la Esperantistan Bervalan Librejon ĉe la angulo de la Marjorie-Boulton-strato kaj de la Jean-Forge-strato, malantaŭ la katedralo Sankta Netuŝebleco. Ĉar la esperantistoj ne estas legema popolo, la Esperantista Bervala Librejo ne aspektas tre pompa en tiu malriĉa kvartalo, sed la estrino, s-ino Flora, estas bela, ĉarma, klera, serioza 30-jarulino. La kompatinda s-ino Flora ne povis antaŭscii, ke ŝi ludos gravan rolon en mia propaganda projekto.

Se oni pagas multekostan anoncon tekstantan ekzemple:

VIZITU LA ESPERANTISTAN BERVALAN LIBREJON

neniu atentas ĝin. Male, se oni telefonas al reporteroj: «Tuj venu al la Esperantista Bervala Librejo. Ĝia estrino estis ĵus perfortita de kliento», ĉiuj algalopas kun pretaj notlibroj kaj kodakoj, kaj, jam en la vesperaj eldonoj de la lokaj gazetoj, oni havas senkostajn propagandajn artikolojn:

SEKSATENCO EN LA ESPERANTISTA BERVALA LIBREJO

«Fian agon faris nekonata junulo al nia samurbanino s-ino Flora, direktorino de la fama Esperantista Bervala Librejo, kiu dediĉis sian vivon al la disvastigo de la mirinda internacia lingvo Esperanto…»

(«Sur nia foto s-ino Flora, kun ŝirita korsaĵo)»

Mi petas vin, ne rapidu rimarkigi al mi, ke seksatenco estas preskaŭ tiel grava krimo, kiel murdo. Unue lasu min klarigi mian planon:

A) s-ino Flora ne estu perfortita, sed nur ekperfortata.

B) s-ino Flora konas min, ĉar mi estas bona kliento de la Esperantista Bervala Librejo. Mi do elektu fremdan ekperfortonton.

C) Ĉe la pseŭdokrimo mi aperu nur kvazaŭ hazarda atestanto, kiu savos la preskaŭan viktimon, lasos al la atencinto sufiĉe da tempo por forkuri, telefonos al la polico kaj tamtame alvokos intervjuistojn de la gazetaro kaj de la televido. Se iu vera kliento envenus, tio ne ĝenus. Male. Estus du atestantoj. Sed, kiel vi ja scias, la esperantistoj ne estas legema popolo…

La plej malfacila ero de la plano restis la punkto B). Sed mi estis sufiĉe bonŝanca, ĉar ĝuste tiam min vizitis Joĉjo, juna samideano el Borlando, kiu intencis loĝi ĉe mi dum kelkaj tagoj. La afero entuziasmigis Joĉjon, li deklaris sin preta partopreni en la propaganda seksatenco, kaj post studado de ĉiuj detaloj ni ekagis.

La 7an de junio je la 10a Joĉjo eniris en la librejon. Sur la trotuaro, apud la katedralo, mi atendis, ke la viktimo krios, por interveni. Mi ne povis konjekti, ke sablero paralizos la zorge ŝmiritan radetaron de nia plano.

Kiel mi poste eksciis de Joĉjo, la «sablero» pezis 230 funtojn kaj estis la 56-jara onklino de s-ino Flora. Ŝi provizore deĵoris en la librejo anstataŭ la malsaneta nevino. Vidante la diklipan rideton, ombratan de nigraj lipharoj, kaj la afablan strabadon de la grasulino, Joĉjo opiniis, ke mia priskribo de s-ino Flora ne tute kongruas kun la realaĵo. Sed ne estis tempo por senutila cerbumado. Unue la plano. Kaj konforme al la direktivo Joĉjo demandis:

— Sinjorino, ĉu vi povus montri al mi la Fundamenton?

La imponega karna turo malrapide pivotis kaj klinis sin super amason da polvaj broŝuroj. Joĉjo fermis la okulojn antaŭ la amplekso de la atakendaĵo. Sed, murmurante: «Antaŭen! Por Esperanto!», li laŭplane metis la dekstran manon sur la vastan postaĵon kaj liberigis per la maldekstra mano sian atakilon. Jam de multaj jaroj la onklino ne sentis tiel agrabian viran tuŝon. Interrompante la serĉadon al la Fundamento, ŝi turnis sian duoblan, dubeman rigardon al la juna kliento. Jes, evidente ŝin li avidas. Ŝin! Zamenhof diris en sia Proverbaro: «Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita». Ŝi do abrupte kaptis la kapon kaj malaperigis la viran buŝon sub siajn lipharojn. Poste ŝi apogis sin dorse al la vendotablo kaj suprenlevis la jupojn kun invita mieno.

La eksmoda tolaĵo kaj la kotonaj ŝtrumpoj pene retenantaj la tremetadon de la femura gelatenaĵo igis Joĉjon pensi, ke eĉ por Esperanto sinofero iafoje estas troa, kaj li ŝtele rigardis al la pordo, indignante, ke la esperantistoj vere ne estas legema popolo. Per unu okulo la onklino observis lian kapon, dum la alia okulo konstatis heziton ankaŭ en la glita parto menciita de la proverbo.

Per kubuto ŝi forbalais de la vendotablo stakon da libroj ĵus liveritaj de UEA, kaj, ne atentante la averton de Zamenhof, ŝi kaptis la okazon ĉe l' vosto, opiniante ĝuste ties glitecon oportuna. Malgraŭ la baraktoj de Joĉjo, la potenca onklino renversis lin sur la vendotablon, translevis siajn 230 funtojn al lia nivelo kaj zorgis per helpa mano pri sukcesa kluĉo en la labirinto de la subjuparo.

Dume, malpacience paŝante kaj repaŝante malantaŭ la Sankta Netuŝebleco, mi atendis virinan krion, por ludi mian rolon de atestanto. Je la 10a kaj kvarono mi decidis interveni, kaj, estinginte mian cigaredon, mi transiris la straton kaj puŝis la pordon de la librejo.

Antaŭ la neatendita spektaklo mi restis sur la sojlo kun la klinko en la mano kaj kun konsterno en la okuloj. Komence mi ne vidis Joĉjon. La tutan butikon plenigis blanka, giganta, minaca, grasa paro da gluteegoj, kiuj ondadis super la vendotabio. El sub tiu monto da skuiĝanta karno apenaŭ elvidiĝis la kruroj de la perfortata junulo, implikitaj ĉe la maleoloj de lia mallevita pantalono kaj kunpremitaj sub kolosa pista, muela movado.

Kiam la monstra karakolantino komencis plengorĝe heni kaj ululi, mi fermis la pordon kaj reiris hejmen ridante, ridegante, tenante mian ventron per ambaŭ manoj, perdante la spiron pro gajegeco kaj balbutante al ĉiuj mirantaj pasantoj, ke ili lernu la internacian lingvon, fonton de feliĉo.

Vespere Joĉjo prenis sian valizon, insultante min kaj ĵurante, ke li neniam revenos al Bervalo.

Dum la sekvantaj semajnoj, kun esperantistaj esperantaj sentoj, la onklino de s-ino Flora ofte anstataŭis sian nevinon en la librejo, kaj ŝi certe rakontis sian travivaĵon al samaĝaj amikinoj («Mi konfidas tion al vi, sed gardu la sekreton»), ĉar de tiu tempo tri kvaronoj de nia esperantista grupo konsistas el maljunaj fraŭlinoj.

 

Sesa epizodo:

Kiel la laboro de eterne soifanta kolegaro dissaltigis, per sankta harmonio dividita de loko al loko, la obstinajn barojn forte starantajn inter la diligente militanta familio de la Esperantoj

«La estonto estas nia» nomiĝis la nord-bervala Esperanto-klubo. En la sudo de la urbo kunvenis la membroj de la grupo «Esperanto venkos».

La suduloj organizis letervesperojn, observis la «Semajnon de Amikeco», poŝtkarte salutis ekzotikajn samideanojn, diligente kolektis poŝtmarkojn kaj regule dormetis dum la rerefoja projekciado de diapozitivoj pri la antaŭlasta kongreso.

Kaj kion faris la norduloj dum siaj kunvenoj, antaŭ ol disiĝi post kantado de la himno? Ĝuste la samon: ili poŝtkartumis, diapozitivumis kaj salivumis pri gravaj problemoj: Ĉu la kunvenoj okazu marde aŭ vendrede? Ĉu oni ne antaŭvidu modifon de la kluba statuto? Ĉu la kotizo estu 110 aŭ 120 steloj? Ktp.

Do unuavide regis perfekta harmonio inter «La estonto estas nia» kaj «Esperanto venkos». Ho ve! Ŝajno trompas. Se la norduloj kaj la suduloj flegis plej amikajn leterajn rilatojn kun esperantistoj loĝantaj en Zululando aŭ Kamĉatko, male ambaŭ grupoj nutris jam de pluraj jardekoj reciprokan malamon. Kapuletoj kaj Montaguoj de Bervalo! Tiu bedaŭrinda antipatio havis ja almenaŭ la avantaĝon ebligi viglan konversacion dum la kunvenoj, antaŭ aŭ post la diapozitivtimado: — «tiuj fiaj reformistoj — ili nur krokodilas — ili forte inklinas maldekstren — ili uzas — io anstataŭ — ujo — ili aplombe disdonis siajn fuŝajn Esperanto-propagandilojn en nia kvartalo — ilia biblioteko estas plena de pornografio…»

Estas ofte malfacile retrovi la originon de tia pramalamo. Oni klaĉis, ke antaŭ la unua mondmilito iu fraŭlino Ida el Nord-Bervalo estis la amatino de Beaufront, kiu pruntis aŭ, pli precize, luigis ŝin al Couturat kaj al aliaj membroj de la Delegitaro. Aliaj rememorigis onin pri malĉasta petolulo el Sud-Bervalo, kiu dum la Antverpena Kongreso en 1911 publike pinĉis la postaĵon de la edzino de la vicprezidanto de la Akademio.

Kiel Kapuletoj kaj Montaguoj havis siajn Romeon kaj Julietan, tiel niaj norduloj kaj suduloj havis du bervalanojn, kiujn ligis ne amo, sed profunda amikeco: Krukon kaj min. Kruko estis ano de «La estonto estas nia»; mi loĝis en la havenkvartalo kaj apartenis do al «Esperanto venkos». Ĉiufoje, kiam ni renkontis nin, ni bedaŭris la malvastan spiriton de niaj malsamideaj samideanoj, kiu bremsis ĉian propagandon kaj vere ne helpis prezenti Esperanton kiel idealan komprenilon. Tial, por konsoliĝi pri tiel stulta konduto, ni aliris al la plej proksima drinkejo. Tie, sidante antaŭ botelo da boĵoleza vino, ni gape observis kaj laŭte priskribis la ĉarmojn de la preterpasantaj belulinoj.

Okazaĵo tamen ege konfuzis nian optimismon kaj eĉ ekscitis nian koleron. Se la stulteco ne nur ĝenas, sed plie kontraŭas la disvastigon de Esperanto, ĝi estas nepardoninda kaj senkompate ekstermenda. Tio, kio tiel malkvietigis niajn animojn, estis jeno: la urbestraro de Bervalo, baptonte placon en nova kvartalo situanta okcidente de la urbo, petis niajn grupojn doni al tiu placo nomon, kiu eternigos la internacian lingvon. La norduloj proponis «Esperanto-placo»'n. La suduloj kompreneble malaprobis tiun elekton kaj preferis «Zamenhof-placo»'n. Ekestis nova temo en la klubaj konversacioj. Fine freŝa fojno maĉota de la nordaj kaj sudaj azenoj! Unuj blekis: «Tiuj idiotoj ne rimarkis, ke pri Esperanto aŭdis jam multaj homoj, kiuj tute ne konas Zamenhof». La aliaj malbenis la kretenojn, kiuj ne kapablas kompreni, ke la vorto Esperanto ĝenerale elvokas ian religian sekton.

La azenoj maĉis, maĉadis, iais, hufbatis la malamikon. La skandalo kulminis, kiam la sekretario de la norduloj, renkontante la kasistinon de la suduloj, insulte nomis ŝin «Zamenhof-kaprino». Ŝi rebatis: «Esperanto-ŝafo!» kaj rompis sur lian dorson blankan ombrelon ornamitan per verdaj steletoj, raran objekton, kiu beligis jam multajn internaciajn kongresojn.

Post kvar monatoj la urbestraro de Bervalo perdis la paciencon kaj oficiale informis la samideanajn moŝtojn, ke la nova placo nomiĝos «Konkordo-placo».

Tiu morala vangofrapo tiel ĉagrenis Krukon kaj min, ke ni tuj decidis ripari la damaĝegon. Ambaŭ. Solaj. Spite al la diapozitivumuloj!

Kruko havis fantazion. Mi posedis monon ĵus hereditan de onklino. Ni petis de la urbestraro la patronadon de publika necesejo konstruota sur la Konkordo-placo. Nia plano estis akceptita. Por savi almenaŭ minimumon da savindaĵo, ni decidis, ke en la ses ĉeloj de la fekejo, verde farbota, pendu emajlaj ŝildoj kun uzmaniero redaktita en Esperanto, kaj ke granda, neonlumigita verda stelo kronu tiun pacan rifuĝejon. Ĉiutage ni observadis la konstruon de nia propaganda necesejo, kaj Kruko iam flustris al mi kun stranga palpebrumo: «Mi rezervas al vi surprizon je la inaŭgura tago».

Matene de bela maja dimanĉo, granda popolamaso kunvenis sur la Konkordo-placo, por ĉeesti la inaŭguran ceremonion. La infanoj de apuda lernejo, kun verdaj flagetoj en la manoj, duvoĉe kantis Ho mia kor'. Poste d-ro Devepro, nia maljuna, klera loka ĥronikisto, supreniris sur podion por memorigi nin, ke nia verda necesejo estas konstruita en historia parto de la urbo: ĝuste tie, okaze de kloakfosado, oni malkovris fosiliajn kolbasojn, kiuj, submetite al la karbono 14, estis identigitaj kiel ekskremento de niaj prauloj la Liguroj.

Tiom da erudicio pruvis al la ĉeestantaj esperantistoj, ke ili estas vere ia solaj indaj posteuloj de la Liguroj, kaj la anoj de «La estonto estas nia» ekĵetis pardonemajn rigardojn al la membroj de «Esperanto venkos».

La paroĥestro de la preĝejo Sankta Rabelezo, apud kiu staras la verda necesejo, siavice grimpis sur la podion, laŭdis la ĉiaman vartadon de la Providenco al sia kreitaro, kaj, dezirante pruvi, ke li estas tiel klera, kiel d-ro Devepro, citis eltiraĵon el la Biblio: «Lokon vi devas havi, kien vi elirados por necesaĵoj. Fosileton vi devas havi ĉe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per ĝi kaj reen kovru vian elirintaĵon» (Readmono, 23, 12).

La kasistino de la suduloj, forgesinte la rompitan ombrelon, alproksimiĝis al la sekretario de la norduloj kaj timeme demandis: «Kion signifas elirintaĵo?» Li afable flustris: «Merdon». Pro tia humila prizorgemo de la Eternulo, la koroj de la esperantistoj komencis fandiĝi, la norduloj kaj la suduloj iom post iom intermiksiĝis, kaj kelkaj, kiuj ĝis tiam neniam alparolis aligrupanon, nun puŝis la kubuton de iamaj malamikoj, por montri permentone la nordan sekretarion, kiu ekkaptis la maneton de la suda kasistino.

La urbestro de Bervalo, ĝisosta racionalisto, fine alparolis la estimatan publikon, por pentri la evoluadon de la homaro, la nehaltigeblan progreson de la civilizacio, la miraklojn de la moderna teĥniko, kies perfekta ekzemplo nun staras antaŭ ĉies okuloj: tiu arĥitektura juvelo enviigus la imperiestron Vespaziano (fiera rigardo al Devepro) kaj ridindigus Moseon kun ties hebrea fekŝpato (moka strabo al la paroĥestro). La bervalaj civitanoj memoru ĉe la venonta balotado, kion la urbestraro denove realigis por ilia bono (aplaŭdo). Tian grandiozan instalaĵon oni ŝuldas al du bervalanoj, al du anoj de tiu alia miraklo de la scienco: Esperanto… (freneza aplaŭdado, deviganta la oratoron reengluti la finon de sia parolado).

La brako de la norda sekretario firme ĉirkaŭpremis la ŝultrojn de la suda kasistino. La ceteraj esperantistoj forpuŝis el sia subkonscio fraŭlinon Ida kaj la akademivicprezidantedzinan postaĵon, por unuiĝi en tiu etoso de amo kaj de triumfo.

Tiam venis la plej solena parto de la ceremonio. Kun sia cilindra ĉapelo sur la kapo, la urbestro majeste paŝis al la verda necesejo kaj eniris en ĉelon. Tra vazistaso la ĉeestantoj povis vidi la supron de la cilindro iom balanciĝi kaj poste malaperi en la internon de la templeto. Konsciante la gravecon de la momento, ĉiuj observis religian silenton. Post du minutoj la cilindro reaperis, kaj, por priskribi la sekvantan scenon, mi bezonus la heroan plumon de epopeisto. Kiam la urbestro forŝprucigis sian inaŭguran elirintaĵon, samtempe ekfunkciis gaja sonorilaro:

Jes, amikoj, tio estis la surprizo de Kruko: ne nur verda, sed eĉ muzika necesejo. Kaj ne ia ajn muziko. La Himno! Fo fo fo do! La sankta harmonio de Menu de Ménil! En Bervalon vere venis nova sento. Ĉiuj ĉeestantoj, jubilante, malpacience atendis antaŭ la verda necesejo, sub la neonlumigita stelo, ke ili povu siavice uzi la mirindan forŝprucigilon. El ĉiuj ĉeloj, sur fono de freŝa kaskadplaŭdado, venke diseĥiĝis la genia bemolo de la Himno: nova sento, va sento, ento, fo fo fo do, nova sento…

Reportero de «Heroldo» svingis sian kodakon super la kapoj, klopodante en la interpuŝiĝado pri la postulata horizontaleco de la fotoj destinitaj por la rubriko «Nia filmo». Pola delegito magnetofone registris nian originalan kariljonon, kiu de tiam fariĝis la indiksignalo de Radio Varsovio. Fo fo fo do! Baniĝante en tiu aŭtentika esperantista atmosfero, la norda sekretario plenbuŝe kisis la sudan kasistinon.

Kun modesta rideto Kruko kaj mi forlasis la Konkordo-placon. Ni eniris en la plej proksiman drinkejon, por mendi botelon da boĵoleza vino.

— Nu, Kruko, ĉu vi pensas, ke nun «Esperanto venkos» interpaciĝis kun «La estonto estas nia?»

— Jes. Mi eĉ opinias, ke ni devos baldaŭ kolekti monon en ambaŭ kluboj, por aĉeti edziĝodonacon.

— Kial ne blankan ombrelon kun verdaj steletoj, sufiĉe grandan por du personoj?

 

Sepa epizodo:

Kiel estis inventita revolucia metodo, por lude lerni Esperanton

Nia samideano Makso Likso ne apartenis al tiu moderna kategorio de apotekistoj, kiuj kontentigas sin per uzura revendo de industriaj ĥemiaĵoj al kompatindaj suferantoj. Li mem arte miksis pulvorojn, pomadojn kaj siropojn laŭ receptoj de Plinio la Maljuna. Iafoje li eĉ inventis novajn medikamentojn, kiuj famigis lin ankaŭ eksterlande. Dum niaj kunvenoj en la drinkejo «Verda Apro» ni ofte ŝercis pri nia samideano apotekisto:

— Nu, Makso, ĉu viaj venenoj gustas bone?

Li respondis bonhumore:

— Mi neniam provis ilin. Mi preferas ruĝan vinon por konservi mian sanon.

Iun vesperon Likso puŝis la pordon de la «Verda Apro» kaj, antaŭ ol demeti sian mantelon, ekkriis:

— Samideanoj, hodiaŭ mi regalos la tutan ĉeestantaron. Maria, verŝu al ni ĉampanon!

Ni rigardis lin perplekse, kaj la demandoj pafiĝis:

— Makso, ĉu vi ricevis heredaĵon de via bopatrino?

— Ĉu vi gajnis en la bervala loterio?

— Ĉu vi englutis senintence unu el viaj fiaj kuraciloj?

Ruĝa de fiereco Likso sidiĝis inter ni kaj deklaris per solena voĉo:

— Amikoj, post longa eksperimentado mi fine sukcesis ĉe epokfaronta eltrovo. Mi baldaŭ sendos al la Scienca Akademio la formulon de mia inventaĵo: novasentesperantinternidepetolo.

Dubante pri lia mensa sano, ni interŝanĝis konsternitajn rigardojn, kaj mi estis tiel konfuzita, ke mi eĉ ne karesis kiel kutime la suron de Maria, kiam ŝi knaligis apud mi la korkon de la unua botelo da ĉampano.

Likso trankvile klarigis plu:

— Ne, mi ne estas freneza. Baldaŭ vi povos trovi en ĉiu apoteko mian inventaĵon sub la simpla marko «esperantolo». Sufiĉos al ĉiu lernanto de la internacia lingvo vespere gluti du esperantolajn tablojdojn kaj meti sub sian kapkusenon bonan lernolibron de Esperanto. La sekvantan matenon li parolos Esperanton pli bone ol la prezidanto de la Akademio. Mi petas, ne ridu. Mi eksperimentis esperantolon ĉe mia propra edzino, kiu antaŭe abomenis Esperanton. Nerimarkite, mi enmetis en ŝian teon du tablojdojn de mia mirakla drogo kaj poste kaŝis sub ŝian kapkusenon ekzempleron de Privilegia Vojo. Matene mia amata edzino surprizis min kaj sin mem, salutante min en klasika Esperanto: «Bonan tagon, sinjoro».

— Ĉu ŝi nomas vin sinjoro?

— Kutime ne, sed ŝi aŭtomate lernis dormante la frazon el la lernolibro.

Tintigante niajn glasojn, unuflanke ni apenaŭ kuraĝis antaŭvidi la neimageblajn sekvojn de tiu revolucia eltrovo, aliflanke kelkaj pensis pli banale, ke ni devos baldaŭ elteni dum niaj kunvenoj la ĉeeston de s-ino Likso, ege malafabla, disputema, grumblema virinaĉo. Ĉu ni ja ne havas jam sufiĉe da similaj acidulinoj en la movado?

Trinkante mian trian glason da ĉampano, mi cerbumis pri tiu nekredeblaĵo kaj decidis proprasperte provi la taŭgecon de la mirindaj tablojdoj.

— Makso, ĉu vi povus disponigi al mi iom de via esperantolo? Mi intencas subteni la klopodojn de instruistino, kiu havas malfacilaĵojn kun sia kurso en la knabina edukejo Sankta Ursula. La lernantinoj ne sukcesas majstri la akuzativon. Bonvolu pripensi, kiom da freŝa sango eniros en la movadon, kiam svarmoj da ĉarmaj junulinoj subite vigligos niajn kunvenojn per sia gaja pepado kaj ĵonglos inter ni per la akuzativo.

La sekvantan matenon mi povis enmanigi al f-ino Suza skatolon da esperantolo, kies uzmanieron mi kiarigis al ŝi. Ŝi dankis min per kiso (Ne, hodiaŭ mi ne priskribos al vi miajn rilatojn kun tiu rava instruistineto), kaj, esprimante dubojn pri la stranga medikamento, ŝi tamen promesis telefoni al mi la rezulton de la eksperimento.

Nokte mi sonĝis pri la knabinoj, kiuj, glutinte tablojdojn da esperantolo, nun kuŝas kun lernolibro kaŝita sub la kapkuseno. Morgaŭ, kiam la monaĥino-direktorino eniros en la dormejon por veki ilin, kriante: «Benedicamus Domino», ĉiuj, anstataŭ respondi: «Deo gratias», saltos sur la plankon, salutante ŝin ĥore: «Bonan matenon, sinjorino». Ha! ha! Ega estos la surprizo…

Pli ega estis mia propra surprizo, kiam Suza telefonis al mi ĉirkaŭ la oka:

— Karulo, helpu, helpu min!

Ŝia terurita voĉo angorigis min.

— Suza, etulino mia, tuj diru al mi…

— Ho ho! — ŝi plorsingultis, — mi perdos mian oficon. Kia skandalo!

— Kia skandalo? Rakontu al mi.

— Mi ne povis scii, ke multaj lernantinoj metis sub la kapkusenon ne sian lernolibron, sed aliajn fiajn skribaĵojn, kiujn ili kaŝe posedas kaj vespere legas: Libro de Amo kaj precipe tiun aĉan Kruko kaj Baniko…

Tusante, mi interrompis ŝin.

— Suza, raportu tion, kio vere okazis.

— Kiam la direktorino vekis la knabinojn, ŝi preskaŭ svenis, aŭdante slangajn vortojn kaj krudajn esprimojn, kiaj kutime ŝprucas el dragonaj aŭ husaraj buŝoj.

— La monahina moŝto verŝajne ne ofte loĝis en kazerno.

— Mi petas, ne moku min. La afero ne estas finita. Apenaŭ vestitaj, la knabinoj impetis el la dormejo kaj diskuris tra la urbo kiel bakĥantinoj, atakante ĉiujn virojn. Mi trafis la maljunan ĝardeniston de la edukejo vaganta sen pantalono tra la koridoroj kaj balbutanta sensencajn frazojn. Karulo, agu tuj!

— Suzeta de mia koro, atendu kelkajn minutojn. Nun mi telefonos al Makso Likso.

Kiam mi priskribis la situacion al la apotekisto, li rikanis:

— Nu, ĉu vi ankoraŭ ne estas en la strato, por profiti de tiu ĝenerala nimfomanio? Kutime vi ne lamentas pri tio.

— Makso, vi mistaksas la gravecon de la okazantaĵo. Pro viaj malbenindaj tablojdoj vi endanĝerigas nian Sanktan Aferon.

— Ha! Permesu, ke mi ridu. Hipokritulo! Se danĝero ŝancelas nian Sanktan Aferon, tio rezultas ne el mia inventaĵo, sed el via malĉasta literaturo. Fi!

— He, Makso, ne ekscitiĝu! Nur diru al mi, kiel ni povos haltigi la ekscesojn de la junaj afrodiziulinoj, antaŭ ol Esperanto estos definitive kompromitita en tiu giganta skandalo.

— Tio estas simpla. Hodiaŭ vespere via instruistino disdonu denove tablojdojn al la lernantinoj, sed ŝi atentu, ke la libroj metotaj sub la kapkusenojn estu decaj.

Makso Likso citis al mi kelkajn aparte tedajn verkojn el nia Esperanto-literaturo. Li petis min ne publikigi la titolojn, por ne ofendi iliajn aŭtorojn kaj por ne malpliigi la vendon de dormigiloj en lia apoteko. Fine la farmaciisto aldiris:

— Por ke tia akcidento ne plu okazu, mi iom ŝanĝos la formulon de mia kombinaĵo, aldonante al ĝi du molekulojn da internideolo. Kaj, se vi permesas, ke mi donu al vi konsilon, aĉetu do du botelojn da pura internideolo. Trinku tri kulerojn antaŭ ĉiu vespermanĝo, kaj tiel kuracu mem vian akutan satiriazon.

Ĉu vi aŭdis? Satiriazo! Mi jam diris al vi, ke Makso Likso estas ŝercemulo. Li tamen povus mildigi siajn esprimojn.

 

Oka epizodo:

Kiel Kleopatra helpis Cezaron konigi Esperanton al alia generalo

Mi ŝvitis super mistera naŭlitera vorto signifanta «plej danĝera, se ĝi estas pala», kiam la interparolilo ĉirpis en mia ministeria oficejo. La ĉefo alvokis min.

— Jes, sinjoro direktoro. Mi tuj venos.

Mi forŝovis la interrompitan krucvortenigmon, reenŝuigis miajn piedojn kaj, kaptinte mian jakon de seĝodorso, rapidis al mia stiperulo.

Li geste invitis min sidiĝi en profunda fotelo, dum li mem nervoze rondiris ĉirkaŭ sia skribtablo, sur kiu kuŝis la lasta numero de «Pilo-Press». Post distingita tuseto, li atakis la temon:

— Mi ĵus eksciis, ke s-ro Noreo, via kolego en nia pariza konsulejo, grave malsaniĝis.

La direktoro kliniĝis al mi kaj konfidence flustris:

— Sifiliso!

Li observis sur mia vizaĝo la efekton kaŭzitan de la rivelado de tia grava ŝtata sekreto. En mia cerbo la vorto sifiliso ekfunkciigis la radetaron rezervitan por la plej komplikaj silogismoj, kaj mi ekridis, dirante:

— La afero ŝajnas klara, sinjoro direktoro. La sifilison kaŭzas la pala treponemo, kaj treponemo estas naŭlitera vorto. Treponemo, jen la solvo!

La ĉefo ĵetis al mi maltrankvilan rigardon kaj frapetis mian ŝultron:

— Mi komprenas, ke la sortobato trafinta vian kolegon perturbas vian nervan sistemon. Al tio aldoniĝas la trolaborado en nia ministerio. Mi promesas al vi dusemajnan ferion post la plenumo de via misio.

— Mia misio?

— Jes, ni nepre bezonas fidindan, laboreman oficiston en nia pariza konsulejo. Pro viaj bonaj konoj de la franca lingvo mi elektis vin, por anstataŭi dum kelkaj semajnoj vian malsanan kolegon. Morgaŭ vi devos veturi al la franca ĉefurbo.

Mi jese grimacetis:

— Vi honoras min, sinjoro direktoro. Dankon, sinjoro direktoro.

Dume mi pensis: «Maljuna simio, ĉu vi ne komprenas, ke vi konfuzas mian kvietan viveton en Bervalo? Kion diros la amikinoj, kun kiuj mi zorge aranĝis rendevuojn? Ha! Kial mi lernis la francan lingvon en la gimnazio anstataŭ la hotentota aŭ la kreola?»

Kiam mi ekstaris, la direktoro premis mian manon:

— Mi gratulas vin pro via tuja akcepto. Mi scias, ke la bervalaj aferoj estos en bonaj manoj dum via deĵorado en Parizo. Dankon.

Li longe skuadis mian manon, rigardante min rekte en la okulojn kun la solene stulta mieno de iu, kiu emus ekkanti la Himnon.

Du horojn poste mi pakis en mian valizon ses ĉemizojn, la Fundamenton, elektran razilon, bervalan-francan vortaron, du botelojn da maljuna vinbrando, ok parojn da ŝtrumpetoj, ekzempleron de la Petit Larousse, mian frakon kaj la intencon aĉeti en la Galerioj Lafayette ĉion, kion mi kutime forgesas, kiam mi vojaĝas.

Oni disponigis al mi komfortan loĝejeton en kvieta strato de la 16a distrikto, proksime de la konsulejo de Bervalo en Parizo. La malvasta oficejo de la kompatinda G. Noreo, kies seĝo bonvene malfermis al mia postaĵo siajn gastamajn brakojn, estis jam duone okupita de kvindekjara vireska sekretariino, kiu sadiste traktis sian samaĝan skribmaŝinon, kvazaŭ ŝi volus venĝi al ĝi pro la tro malrapide venanta emerituro. Ŝi interrompis la klakklakadon kaj grumblis al mi sian nomon, kiun mi ne komprenis. De malantaŭ eksmodaj okulvitroj ŝiaj akraj okuloj uzis kiel celgrajnon verukon ornamantan la pinton de ŝia levita nazo, por pli bone pafi al mi sian plej malŝateman rigardon. Ŝia vinagra voĉo avertis:

— Sinjoro, mi ne toleros, ke vi organizu orgiojn en tiu ĉi oficejo.

— Sed, fraŭlino, mi…

— Ta ta ta! Ne kontraŭdiru, sinjoro. En mia aĝo oni konas la viraron. La ekzemplo de la fia Noreo pravigas min. Eble lia putrado en hospitalo igos lin bedaŭri siajn porkaĵojn.

— Ĉu vere li…

— Ĉu vere? Ha ha! Li kredis, ke li povas mistifiki min, ofte sendante min porti negravajn leterojn en la plej foran kvartalon de Parizo. Sed mi sukcesis surprizi lin. Ĉu vi scias kie?

Mi kapneis. Ŝia veruko tremetis pro retrospektiva triumfo, kiam ŝi bojis:

— En la brakseĝo, kiun vi nun okupas!

Sub mia postaĵo mi subite sentis ian fluidon de homa sento pacience amasigita de mia kolego en la fotela materio.

— Kaj ĉu vi scias, kun kia kreaĵo li gimnastis en tiu brakseĝo? Vi neniam divenus. Kun japanino!

Dua ondo da fluido suprenkurigis laŭlonge de mia spino fortajn vibrojn de universaleco. F-ino Veruko kolere frapis la ekkrian punkton de la malnova skribmaŝino kaj lamentis plu:

— Mi rimarkis, ke de kelka tempo la ĉi-tieaj viroj pli kaj pli serĉas rilatojn al japaninoj. Ili eĉ edzinigas ilin. Ĉu do la azianinoj havas sub la jupoj alion ol ni eŭropaninoj? He, kion vi opinias pri tio?

Timante, ke la megero proponos al mi tuj kontroli per propra mano, ĉu ŝi estas malsame konstruita ol ekstremorientanino, mi hipokrite respondis:

— Fraŭlino, mia laboremo ne lasas al mi sufiĉe da tempo por pripensi tiajn problemojn. Kiam mi ne estas en la oficejo, mi volonte helpas vidvinojn kaj orfinojn. Kaj, se vespere restas al mi kelkaj minutoj, mi dediĉas ilin al krucvortenigmo, antaŭ ol enlitiĝi je la oka.

Tiu kortuŝa priskribo de mia modela vivo pensigis al f-ino Veruko, ke antaŭ ŝi sidas ekzemplo ĝis nun neniam trovita en ŝia longa esplorado pri la viraj hontindaĵoj. Kun obtuza murmuro ŝi ekfuriozis kontraŭ sia klavaro, kvazaŭ ŝi tajpus militdeklaron al Japanujo. Du tagojn poste f-ino Veruko rikanis:

— Morgaŭ vespere vi ne povos enlitiĝi je la oka. Jen invitilo de la aŭstralia ambasadoro. La konsulo kaj la unua sekretario ne estas nuntempe en Parizo. Vi do devos reprezenti Bervalon en la «Kangurufesto».

— Mi surmetos mian frakon kaj…

Ŝi raŭke blekis:

— Vian frakon? Aĥ! Ĉefe surmetu ŝtalan kalsonon kun sekurigaj butonoj: verŝajne ĉeestos ankaŭ inoj el la japana ambasado.

La ekkria punkto de la laca skribmaŝino rompiĝis sub sovaĝa frapo de ŝia kolbaseca montrofingro.

Multajn homojn akceptis la aŭstralia moŝto en siaj salonoj de la Iena Avenuo. Efektive ankaŭ kelkaj azianinoj elegante cirkulis inter la gastoj, sed unuavide neniu el la ĉarmulinoj ŝajnis multe pli virovora ol la ceteraj invititinoj. Hazarde renkontante samideanon Ralph Harry, kiu ĵus forlasis por kelkaj tagoj sian ambasadon de Aŭstralio en Saigono, mi esperis, ke almenaŭ li kapablos objektive raporti pri la flava danĝero. Bedaŭrinde la apudesto de lia edzino trudis al li nur klerigan babiladon pri la historia, kultura kaj kulinara rolo de kanguruoj en Aŭstralio. Sekve mia soifo je scio devige cedis al mia soifo je viskio.

Dum s-ro Harry emfazis, ke ventra poŝo ofte pli utilus al hominoj ol al makropinoj, mi ekvidis tute proksime rondan, firman, allogan, enmanigindan maldekstran mamon. Tiu mamo estis ja natura parto de paro, sed ĝi ŝajnis al mi iom pli karesinda ol la dekstra rondaĵo pro la verda steleto brilanta sur ĝi. Mi lerte manovris al la juna posedantino de la belega brusto, kaj, tintigante niajn glasojn, mi simple flustris kun mia rideto numero tri:

— Je via sano, samideanino.

— Ho! Vi estas esperantisto? Kia plezuro!

Prenante ŝian liberan manon, mi kisis ĝin kaj deklaris, ke mi ĝuas ankoraŭ pli egan plezuron, konstatante la ekzistadon de tiel ĉarmaj esperantistinoj en Parizo.

Flatite, ŝi malkovris la blankajn perlovicojn kaŝitajn malantaŭ ŝiaj frandindaj lipoj kaj diris, ke mi verŝajne estas eksterlandano.

— Jes, mi estas bervalano. Kiel vi rimarkis tion?

— La franca etiketo ne permesas kisi la manon de senedza virino.

— Ho, pardonu, fraŭlino…

— Pinson, Mikela Pinson. Ĉiuj nomas min Mimi.

— Mimi, vi certe senkulpigos min, se mi klarigos al vi, kiel ofte min embarasis la franca kisado.

Ŝi miris:

— Ĉu vere? La bervalanoj tamen havas certan reputacion pri…

— Ne miskomprenu min. Mi ne parolas pri la volupta tuŝludo de la lipoj, sed pri la dusenca franca vorto baiser. Antaŭ multaj jaroj, kiam mi unuafoje vojaĝis al Francujo, mi diris al sinjorino, ke ŝi estas «kisinda», kaj ŝi regalis min per vangofrapo.

Mimi eksplodis per rido.

— Ĉarma Mimi, estas facile moki min, sed pripensu la malfeliĉajn homojn, kiuj lernas la francan lingvon. Oni tiel ofte asertis al ili ĝian klarecon kaj logikecon, ke ili miras, kiam ili ricevas vangofrapon pro la uzo de vortoj normale registritaj en la Petit Larousse.

— Ĝi estas tre pruda vortaro.

— Ĝuste tion mi riproĉas al ĝi. Tial mi bezonis multajn provojn, hezitojn, palpadojn kun diversaj helpemaj virinoj…

— Verŝajne palpindaj virinoj. Hi hi hi!

— Bonvolu ridi ne pri mia diligenta studado, sed prefere pri la asertata klareco de via lingvo, kiu devigas eĉ senbrakulon «brakumi» sian edzinon, ĉar, se li dirus, ke li «kisas» ŝin, tio signifus, ke li… ke li…

— Ke li fikas ŝin. Fek! Ne timu ŝoki min. Ni jam ne vivas en la 17a jarcento.

— Ho, friponetino! Kiom mi bedaŭras, ke vi ne estas vortaristino. Oni certe trovus en la Petit Mimi la klarigon de multaj francaj formoj, kies laŭdira logikeco ne estas tuj kaptebla de ordinara lernanto. Ekzemple, dum miaj antaŭcititaj eksperimentoj, mi plurfoje spertis, ke la okaza kunulino, por esprimi sian kontentecon pri la ĵusa amorado, ekkriis: «Ha! Kiel bele mi prenis mian piedon!»

Mimi Pinson ekridis tiel laŭte, ke la ĉirkaŭantoj videble ĉagreniĝis pro bruego malkonvena en tiu moŝtularo.

— Kara bervalano, vi…

— Nomu min Luĉjo.

— Do, kara Luĉjo, vi ja ne kleriĝis en la pariza mondumo.

— Mi konfesas, ke mia serĉado al la vero igis min ofte transsalti la sociajn limojn.

— Mi ne scias, ĉu vi serĉis la veron aŭ la volupton, sed mia profesoro pri sociologio iam klarigis al oni, ke kuracistedzino orgasmas koitante, aktorino raviĝas seksumante, sekretariino ĝuas amorante, akademianino ataitas geiĝante, dommastrino plezuregas pariĝante, monaĥino ekstaziĝas malĉastante, samideanino novsentas internideante, kaj slange parolanta pariza putino enuas dum la fikado, krom kiam ŝin «kisas» ŝia «Julio». Tiam ŝi «prenas sian piedon».

— Mimi, ho, Mimi, kia scienco! La sociologio ankoraŭ ne estis inventita, kiam mi vizitadis la bervalan universitaton. Mi estas sensciulo. Kaj via ĵusa majstra demonstrado konvinkis min, ke mi nepre skribu leteron al via ŝtatestro, por pruvi al li la netaŭgecon de la franca lingvo por la eŭropaj bezonoj. En Milano, Luksemburgo aŭ Roterdamo oni fikas, sed oni ne «prenas sian piedon».

— Brave, Luĉjo, brave! Mi povas tamen antaŭdiri al vi, ke la respondo al via letero tekstos jene: «Estimata sinjoro, la respublikestro atente legis vian tre interesan skribaĵon de la tioma tago de la kuranta monato; bedaŭrinde pro tia aŭ tia kialo li ne povas» ktp, ktp.

— Mimi, ĉu la Teacher's-viskio de la aŭstralia ambasadoro tiras vin en tian pesimismon?

— Ne, tute ne. Sed mi laboras kiel sekretariino en la Elizea Palaco.

— Ĉe generalo De Gaulle?

— Jes.

— Mimi, mia koro, se vi estas la konsilantino de la ŝtatestro, vi ja povus pledi por Esperanto.

— Ne troigu, Luĉjo. Mi preskaŭ neniam vidas mian altrangan mastron. Mi sidas kun ses koleginoj en malgranda oficejo kaj tajpas la tutan tagon neajn respondojn al leteroj, kiujn transdonas al ni la kancelariestro, markinte ilin per ruĝa cifero. Tiu cifero indikas la respondon uzotan. Tial mi parkere citis al vi: «Estimata sinjoro, la respublikestro atente legis…»

— Mimi, almenaŭ helpu min trovi rimedon, por ke mia letero ne falu en la manojn de la malica kancelariestro.

— Bonvolu unue havigi al ni novajn glasojn. Vi igas min paroli, paroli eĉ pri tre maldiskretaj aferoj, kaj tial mi ne sukcesas seniĝi je mia soifo.

Mi lerte zigzagis al la bufedo inter grupoj da kalvuloj kaj grasulinoj, kiuj ellasis el siaj kokinpostaĵeskaj buŝoj subtilajn bagatelojn pri la vetero aŭ rafinitajn kruelaĵojn pri la hemoroidoj de la borlanda kulturataŝeo. Miaj oreloj preterfluge kaptis ankaŭ pikajn aludojn pri bervala sovaĝulo, kiu senhonorigas tiun brilan kunvenon, pavante kun oni-ne-scias-de-kie-ŝi-venas-ulino. Kun du plenaj glasoj en la manoj, mi intence depuŝis du aŭ tri enbrokaĵigitajn ĉevalinojn, miele flustris al nekonata dromedarino: «Ĉu vi ofte prenas vian piedon?», sendis ŝmackison al la bela, blonda, glatvanga vickonsulo de Norda Prusujo, kaj, ne atentante la svenojn, veadojn kaj minacojn malantaŭ mia dorso, mi prezentis la refreŝigaĵon al Mimi.

— Minjo, rapide trinku vian viskion kaj ni eliru.

Ŝi ne protestis kaj sekvis mian sulkadon tra la kremo de la pariza diplomataro. De malproksime samideano Ralph Harry okulsignis al mi, ke mi ne perdis mian tempon kaj ke li envias min. Enviinda mi ja estis, promenante brako en brako kun rava junulino, en la malvarmeta aero de pariza marta nokto, sur unuaklasa trotuaro de la 16a distrikto.

— Mimi, kiel konscia esperantistino, vi ne rajtas rifuzi kunlabori en la redaktado de mia letero al generalo De Gaulle. Mi nepre bezonas vin, por envolvi miajn argumentojn en la plej elegantajn nuancojn de la franca sintakso. Ĉar mi havas en mia proksima loĝejo inkon, paperon, vortarojn, eble ni povus jam komenci…

— Luĉjo! Ĉu la bervalanoj estas ĉiam tiel komplikaj, kiam ili deziras kuŝi kun plenaĝa knabino?

Tiun nokton mi ne povis trempi mian plumon en la inkujon, ĉar Mimi devigis min tute koncentriĝi sur konvena inaŭguro de mia provizora lito. Per sia ĝemado la turmentata meblo provis atentigi nin, ke ĝi estas ĉefe ripozilo. Plurfoje mi volonte akceptis ĝian instigon al paŭzo kaj dormo, sed Mimi senlace uraganis plu. Inter du kirloŝtormoj mi ŝerce demandis:

— Nu, Miminjo, ĉu vi prenis vian piedon aŭ ĉu vi ekstaziĝis?

Lasante fingropinton vagi tra la haroj de mia brusto, ŝi klarigis al mi:

— Mi intense ĝuas la volupton ĉiel, imagante, ke mi estas jen monaĥino, jen putino, jen miksaĵo de diversaj inoj.

— Kial iuj stulte asertas, ke la sociologio kondukas al nenio? Ĝi science nutras la fantazion kaj tiel duobligas aŭ triobligas la plezuron.

— Luĉjo, mia karulo, ne filozofiu. Lasu min prefere tikli tiun vepran serpenteton. Rigardu, kiel ĝi minace levas la kapon. Ĝi estas aspido, jes, aspido, mi estas Kleopatra, kaj vi estas Cezaro. Ek! Lia imperiestra moŝto defendu sin kontraŭ la atako de la egipta reĝino.

Tuta triumviraro estus apenaŭ sufiĉinta, por kontentigi la senbridan ĝuemon de Kleopatra. Ŝi tamen ekdormis je la kvina, tenante en mano la venkitan aspidon.

Dum la matenmanĝo Mimi babilis kaj pepis kiel gaja birdeto, memorigante min, ke pinson signifas «fringon», kaj, ruĝiginte siajn lipojn, ŝi kisis min kaj kuris al la subtera fervojo, promesinte, ke ŝi vespere revenos, por skribi la leteron.

Mi alvenis malfrue en la konsulejo de Bervalo, kaj f-ino Veruko demandis min kun ruza mieno:

— Nu, kion vi faris post la hieraŭa kunveno?

— Mi studis sociologion.

Ŝi rikanis:

— Ĉu kun hordo da japaninoj?

— Kial do?

— Via vizaĝo estas plena de lipruĝo, de la mentono ĝis la oreloj. Aŭ ĉu eble ŝminkas sin la vidvinoj kaj orfinoj, kiujn vi tiel kortuŝe prizorgas?

Mi kliniĝis super la forĵetindan skribmaŝinon kaj flustris:

— Fraŭlino, vi estas ŝtata funkciulino de Bervalo. Mi do povas konfidi al vi gravan sekreton: pasintan nokton la konsuledzino fariĝis mia amatino.

La naza tubero paliĝis, tremetis, iom ŝrumpis, kaj la lasta virgulino de Bervalo simple murmuris:

— Ankaŭ ŝi.

Ek de tiu momento f-ino Veruko ne okupiĝis plu pri mia privata vivo.

Ĉiun vesperon Mimi kaj mi poluradis la epistolan stilon de la letero transformonta la lingvan sorton de Eŭropo. Ni ĵonglis per subjunktivoj, komoj, alineoj, kaj poste Mimi sidiĝis sur miaj genuoj, dirante: «Hodiaŭ mi estas via instruistino, kiu klerigas grandan lernanton». Mi miris pri ŝia kapableco variigi kaj spici la amoron per novaj fantaziludoj jen klasikaj: lernejestro-knabino, maristo-putino, jen anomaliaj: episkopo-aviadistino, klaŭno-grafino, ktp. Tuta homa vivo ne sufiĉus, por provi la mil kaj unu permutaĵojn elpenseblajn de aparte kreiva cerbo, sed, en la praktiko, la legantinoj dezirantaj apliki la metodon de Mimi Pinson rapide venos al saĝa elekto inter kelkaj tipaj revĝuoj plej konvenaj al sia karaktero, al sia tradicia kutimaro aŭ al difinitaj individuaj emoj. Resume mi reprenu la iom banalan komparon kun la kuirarto kaj mi avertu la geamorantojn jene: «Ne verŝu ĉokoladan kremaĵon sur bovan piprostekon».

Post unu semajno da intensa verkado mi enmetis mian leteron en grandan koverton adresitan al Lia Generala Moŝto Charles de Gaulle, Prezidanto de la Franca Respubliko. Por ke tiu grava dokumento ne perdiĝu en la amaso da papero ĉiutage alŝutiĝanta en la korbojn de la kancelario, Mimi prenis sur sin la taskon, kostu, kiom ĝi kostos, enmanigi ĝin al la ŝtatestro mem. La afero kostis multe da peno kaj ruzo, ĉar la koridorojn de la Elizea Palaco baras ĉiaj pedeloj kaj gardostarantoj, el kiuj kelkaj tralasis mian kurierinon, sed aliaj neŝanceleble rezistis al ŝiaj logoj. Ĉiuvespere Mimi reportis la leteron kun malgaja mieno, kaj mi devis konsoli ŝin, inventante novan ludon: kanoniko-trapezistino aŭ ĝendarmo-melkistino.

Fine la granda tago alvenis. Kun triumfo en la okuloj Mimi kuris en miajn brakojn kaj kriis: «Mi vidis lin, mi vidis lin!». Senprokraste ŝi demetis sian kalsoneton kaj kveris:

— Ho, karulo mia, venu. Mi estos via reĝino de Anglujo.

Kelkajn minutojn poste ŝi pruvis al mi, ke ŝia animo vere transmigris en alian haŭton, ĉar ŝi balbutis tiel krudaĉajn ĝublasfemojn en la lingvo de Ŝekspiro, ke mi ne povas citi unu solan pro la respekto, kiun mi ŝuldas al miaj britaj kaj usonaj legantinoj. Fine la reĝino Mimi malsupreniris de sia trono de volupto kaj detale klarigis al mi, kiel ŝi sukcesis doni la petskribon al la respublikestro.

— Ĝuste kiam li eniris en la necesejon.

— Hm! Mi ne scias, ĉu tio estis la plej taŭga momento…

— Mi ne povis elekti.

— Certe ne, mia kolombino. Mi gratulas vin pro via kuraĝo. Ni pacience atendu la rezulton.

— Jes, sed, atendante, ĉar mi estas via kolombino, prenu vian pafilon kaj estu mia ĉasisto, ĉu vi volas, karulo?

La respondo el la Elizea Palaco alvenis pli rapide ol ni supozis, ĉar la postmorgaŭon mi trovis sur mia skribtablo leteron, kiun mia kara eldonisto faksimilis por vi sur la apuda paĝo. Konfesu, ke tiu historia dokumento, en kiu la ĉefo de granda nacio skribas «Vivu Esperanto», ludas por nia movado pli gravan rolon ol rezolucio de UNESKO aŭ sopiro al Nobelpremio. Mia entuziasmo fariĝis ankoraŭ pli granda, kiam generalo De Gaulle antaŭ ĵurnalistoj ne kaŝis sian malemon al Volapük. Kiel kutime oni vane cerbumis en la redaktejoj pri tiuj sibilaj paroloj. Nur mi kaj kelkaj iniciitaj parizaj samideanoj kapablis kompreni, ke tiu atako kontraŭ mortinta universala lingvo ree substrekas la unuarangecon asignitan de la generalo al la vivoplena Esperanto en siaj profetaj vizioj pri la estonteco de Eŭropo.

La ĵurnalistoj denove rompis al si la kapon, kiam la generalo organizis referendumon, kies nea rezulto estis por ĉiuj antaŭvidebla. Eĉ seriozaj gazetoj, kiel «Le Monde» kaj «Le Canard Enchaîné», ŝpinis plej fantaziajn teoriojn pri la intenco de la ŝtatestro demisii pro bagatela preteksto. La kompatinduloj, ne konante lian respondon al mia letero, ja ne povis scii, ke generalo De Gaulle retiriĝos en sian provincan restadejon ne nur por skribi siajn memoraĵojn, sed precipe por studi Esperanton kaj prepari ĝian devigan enkondukon en ĉiujn lernejojn de Atlantiko ĝis Uralo.

Intertempe mia kolego G. Noreo definitive venkis siajn palajn treponemojn, kaj mi devis redoni al li lian brakseĝon kaj lian f-inon Veruko. Mimi Pinson akompanis min al la Liona Stacidomo. Ŝmirante mian vizaĝon per ŝminko diluita en larmoj, ŝi plorsingultis:

— Mia Cezaro, mia Luĉjo, mi vizitos vin dum miaj ferioj. Antaŭe mi skribos al vi. Mi esperas, ke ĝis tiam nia kara lingvo estos tiel disvastigita en Francujo, kiel en Bervalo.

En Bervalo mi retrovis miajn belajn bervalaninojn, mian komfortan fotelon, miajn krucvortenigmojn, miajn amikojn, mian bone organizitan fraŭlan viveton. Plurfoje en 1969 kaj 1970 mi skribis kelkajn liniojn al la fama retiriĝinto, eĉ koloran poŝtkarton el la Universala Kongreso en Vieno. Nur sekretariino respondis al mi, ke la generalo nuntempe okupiĝas pri tre gravaj aferoj. Mi komprenis la klaran aludon, kaj mi pacience atendis la gongofrapon el Francujo, kiu skuos la Eŭropan Komunumon.

Ve! La 10an de novembro terura novaĵo kuris tra la konsternita mondo. La granda generalo subite mortis.

Tiam mi akute sentis la vanecon de mia laboro, la vantecon de la vivo, kaj mi preskaŭ senesperiĝis. Sed, relegante la historian leteron, mi murmuris: «Jes, li pravis: vivu Bervalo, vivu Esperanto!» Kaj mi decidis ankaŭ skribi miajn memoraĵojn. Ili eble ne estas ĉiam edifaj, sed kiu el miaj legantoj estas senpeka, tiu unua ĵetu al mi ŝtonon.

PRÉSIDENCE DE LA RÉPUBLIQUE

Paris, le 23 mars 1969

LIBERTÉ — ÉGALITÉ — FRATERNITÉ

Monsieur le Secrétaire Adjoint

par intérim

Consulat de Berval

23 bis, rue Lauriston

PARIS (16e)

Monsieur,

Certes, je connais bien les difficultés que rencontrent les étrangers qui étudient notre langue. J'ai donne naguère a mon Académie Française des directives, pour que fussent extirpées de la grammaire et du vocabulaire les anomalies les plus criantes. Hélas! Un quarteron de vieillards entêtés, plus enclin à se livrer à la rogne et à la grogne qu'à œuvrer au-dessus de toutes les querelles, a réussi à paralyser le travail de simplification d'une langue que j'avais un temps envisage de faire adopter par nos voisins européens.

J'ai donc décidé de prendre moi-même en main, dès a présent, un problème d'autant plus urgent que le monde anglo-saxon, sous prétexte que ses marchands et ses colporteurs rôdent aux quatre coins de notre planète, tente de faire accroire à quelques naïfs que son idiome hétéroclite peut servir de truchement entre tous les peuples.

J'ai observe avec attention la sage politique linguistique menée dans votre bel et bon pays de Berval. J'ai pu constater tous les avantages que la langue du docteur Zamenhof avait apportés aux citoyens bervaliens. Je le dis bien haut et sans ambages: c'est cette voie qu'il faut suivre.

Je n'ai réussi jusqu'à ce jour à trouver personne à qui je pusse confier les rênes de notre grand pays, mais, soyez-en sûr, dès que j'aurai, comme on dit en France, découvert «l'oiseau rare», je consacrerai ma personne au développement de votre magnifique langue internationale.

Et je vous prie, Monsieur, de bien vouloir crier avec moi: «Vive la France, vive Berval, vive l'espéranto».

 

Naŭa epizodo:

Kiel oni povas iafoje bele vojaĝi sen steloj

La unua junulino, kiu eniris en la kupeon, senĝene diris al sia kunulino en flua Esperanto:

— Vidu, Brita, du delogotajn virojn!

Brita ekridis kaj respondis, metante sian valizeton al la pakaĵrakon:

— Ĉu pastro estas viro aŭ nur neŭtrala estaĵo? Min pli allogas la alia. Rigardu do liajn elegantajn lipharojn.

Kutime mi tuj alparolas renkontatajn samideanojn kaj precipe samideaninojn, sed ĉi-foje mi dankis la sorton, tiu igis min perdi mian insignon, kaj, ŝajnigante, ke min ege interesas la lasta numero de «Le Soir» aĉetita en Bruselo, mi atente aŭskultis la babiladon de la du belulinoj priparolantaj jen miajn lipharojn, jen la severan mienon de la pastro, kiu trankvile legis sian brevieron en angulo de la kupeo, apud la koridoro. Ili konversaciis kun la libereco de homoj konvinkitaj, ke oni ne povas kompreni ilin. Esperanto estas ja tiel malmulte disvastigita…

Tiamaniere mi baldaŭ eksciis detale multajn petolaĵojn travivitajn de ambaŭ friponetinoj dum ĵus okazinta junularkongreso. Kial mi idioto ne partoprenis en tiu kongreso? Se ne mia korpo, almenaŭ mia koro estas tiel juna!

Dum la trajno rapidis tra la nordgermana ebenaĵo, mi ofte devis kaŝi mian vizaĝon malantaŭ «Le Soir», por ne perfidi mian ridemon. Plurfoje mi estis tuj intervenonta, sed mi rezistis al la tento kaj tiel estis rekompence informata plu pri eksterprogramaj kongresaĵoj raportotaj de neniu gazeto.

— Ha, espereble Luĉjo ĉeestos la tendaron en Primoŝteno. Kia taŭro! Ĉu vi memoras la lastan nokton, Renata?

— Jes, Brita. La kompatindulo… Mi kredas, ke ni vere trouzis lin.

La junulinoj fermis la okulojn kaj silentis. La verdaj steloj ornamantaj iliajn maldekstrajn mamojn leviĝis je kvin coloj, puŝite de sopira enspiro, kiu ŝveligis iliajn brustojn pro danka rememoro pri la triopa kongresa litludo.

— Ĉu via akademiano ne estas ĵaluza? Li pasigis pli da tempo kun vi ol en la kongreso, al kiu li estis invitita, por prelegi pri tedaj aferoj.

— Se li estus parolinta pri nia nokta renkontiĝo de pasinta mardo, la temo estus certe interesinta ĉiujn kongresanojn.

— Ho, Brita, rakontu tion al mi.

— Tio amuzos vin. Li estas fetiĉisto. Kiam mi estis nuda en lia hotelĉambro, li prenis el sia valizo longajn verdajn ŝtrumpojn, kiujn mi devis surtiri.

— Hi hi! Verdaj ŝtrumpoj!

— Jes, atendu. Poste li postulis, ke mi agrafu ilin al verda ĵartelzono. Li videble havis plenvalizon da verda galanterio, kaj li klarigis al mi, ke la verda koloro stimulas lian amoremon de post la tago, kiam li ricevis la ateston pri kapableco. Li mem konservis en la lito sian longan verdan kalsonon.

Brita kaj Renata tiel brue gakegis pri la akademiana moŝto, ke la pastro, ĝenate en sia psalma susurado, ĵetis al ili malaproban rigardon. Mi mem pene retenis mian gajecon, pensante pri la serioza mieno de tiu mania akademiano, kiu digne reprezentas sian landon en niaj kongresoj. Ne, samideano, ne! Ne atendu de mi, ke mi konfidu al vi lian nomon. Nur atentu: se via edzino aŭ via amatino revenos de kongreso kun verda ĵartelzono, vi povos esti certa pri via kokriteco.

Renata komencis babili frivolaĵojn pri iu Felikso, fakdelegito por vegetarismo, sed mi ne sukcesis scii, kiom da karna plezuro la feliĉa Felikso spertis en ŝiaj brakoj, ĉar ĝuste en tiu momento ruĝe balteita kontrolisto ŝovis la pordon de la kupeo kaj diris: «Die Fahrkarten, bitte».

Bileton tiris la pastro el sia breviero, mi el mia poŝo kaj Renata el sia mansaketo. Sed Brita, esplorante ĉiun traserĉeblan ujon aŭ ingon, trovis nenion. Ŝi senhelpe rigardis la kontroliston. Afable li diris: «Suchen Sie weiter, Fräulein. Ich komme nachher wieder».

Brita grimpis sur la benkon, por atingi sian valizeton. Super la supra rando de «Le Soir» mi konstatis, ke ŝi surhavas ruĝan kalsoneton. Tio pruvas, ke la influo de la priparolita akademiano ne estas tiel grava, kiel li pensas. Krome la ruĝa pugujo memorigis al mi la ŝercon pri Montekarlo. Ĉu vi ne konas ĝin? Ve, hodiaŭ mi ne povas rakonti ĝin al vi, ĉar ĝi tute ne koncernas mian fervojan epizodon. Cetere mia eldonisto dirus al mi: «Verku koncize. Papero kaj presado estas tro multekostaj, ke oni malŝparu ilin por bagateloj. La publiko atendas de vi pripensindajn rememorojn de serioza esperantisto». Mi rajtus ja respondi al mia kara eldonisto, ke mi ricevas nur kvar stelojn por unu paĝo kaj ke tio ne sufiĉas por nutri mian maljunan patrinon. Li do permesu al mi rapide rakonti la montekarlan spritaĵon: En vagono, maljuna, tre maljuna sinjoro veturas al Monte-Karlo, por ludi en la mondfama kazino. Kontraŭ li sidas eleganta virino, kiu tiel malavare krucas la krurojn, ke li ekvidas super la nigraj nilonaj ŝtrumpoj ŝian ruĝan kalsoneton. Kvazaŭ en sonĝo li murmuras: «Rouge et noir». La facila vojaĝantino invite flustras: «Faites vos jeux». Levante la ŝultrojn, la maljuna, tre maljuna sinjoro respondas per vea voĉo: «Rien ne va plus».

Pardonu, sinjoro eldonisto. Mi dankas vin en la nomo de mia maljuna patrino, kaj mi tuj revenos al mia kupeo. Do, dum Brita traserĉis sian valizon, mi ekstaris kaj, fitrompe kaŝante mian esperantistecon, proponis al ŝi en la laŭdira lingvo de internaciaj vojaĝantoj: «May I help you?»

Ŝi turnis sin al Renata kaj demandis:

— Kion volas de mi tiu entrudulo?

— Verŝajne iom fuŝpalpi vin.

Mi ne povis min deteni de protesto:

— Ne kredu, ke…

Renata malfermegis la okulojn. Brita falis de la benko, feliĉe en miajn brakojn. Kaj ambaŭ ekkriis ĥore:

— Ho! Vi parolas Esperanton!

Hipokrite mi firme tenis plu Britan, kvazaŭ ŝi ne kapablus stari sola. Mia maldekstra polmo volbiĝis sur ŝia verda stelo, dum miaj liberaj fingroj skolte esploris aliloke agrablajn montetojn kaj valetojn. Mi murmuris per naiva voĉo:

— Jes, fraŭlinoj, mi estas esperantisto. Mi nur ne volis ĝeni vian konversacion.

Malvolonte Brita disiĝis de mi kaj residiĝis.

— Tiu aventuro estus amuza, se mi ne estus perdinta mian bileton.

— Ne gravas, Brita. Ĉu mi rajtas nomi vin Brita? Kiam la kontrolisto revenos, mi pagos novan bileton. Kaj mi ĝojus povi inviti vin al vespermanĝo en Kolonjo. Tie mi konas malgrandan hotelon. Post la vespermanĝo eble ni povus kune…

La pastro en sia angulo estis verŝajne tiel surprizita aŭdi min subite paroli kun la junulinoj en ties nekonata lingvo, ke lia breviero elglitis el liaj manoj kaj falis antaŭ liajn piedojn. Li simple diris: «Merda!», kaj, dum li levis de la planko la libron kaj la disflugintajn bildojn de sanktuloj, mi sagace diris al miaj novaj amikinoj: «La idioto en la angulo estas itala pastro».

Post kiam mi aĉetis bileton de la kontrolisto, Brita ne sciis, kiel esprimi sian dankemon. Mi sugeste respondis:

— Estas facile. Ankaŭ mi nomiĝas Luĉjo…

Renata direktis demandan rigardon al sia kunulino kaj, kliniĝinte al ŝi, flustris kelkajn vortojn en ŝian orelon. Kun brilaj okuloj kaj ruĝaj vangoj ili akceptis mian inviton, konsentante interrompi la vojaĝon en Kolonjo.

— Sed ne pli ol unu tagon.

— Ne pli ol unu nokton, kolombinoj miaj. Post la matenmanĝo ni reiros kune al la stacidomo.

Dum la dek minutoj, kiuj restis ĝis la alveno en Kolonjo, mi provis paroli pri la vetero, la pejzaĝo kaj la pasinta kongreso. Sed ambaŭ amoremulinoj estis jam image en la granda kolonja lito, kaj ili varmigis min, detale priskribante per krudaj terminoj la voluptaĵojn promesitajn al mi kaj la ĝuojn atendatajn de mi. Mia plumo ruĝiĝus de honto, se mi trudus al ĝi laŭvortan transskribon de tiu lasciva konversacio.

Kiam la trajno malrapidiĝis, ni senpacience ekkaptis nian pakaĵon kaj iris en la koridoron. La itala pastro dume ĉesis maĉi sian latinon, por fiksi sur mi naŭzitan rigardon, kvazaŭ li flarsentus mian abomenan pekemon. Ni elvagoniĝis kaj gaje paŝis sur la kajo inter aliaj vojaĝantoj, kiam la fenestro de nia kupeo subite malfermiĝis kaj la itala kleriko kolere blekis al ni:

— Porkoj!

Kaj, por montri, kiel lerte li manipulas la nuancojn de la internacia lingvo, li kriis ankoraŭ pli laŭte:

— Geporkoj!

Ni haltis kaj interŝanĝis konsternitajn rigardojn. Renata grumblis:

— Tiu fiulo estas vera porko, kiu spionis nian babiladon. Vere pravis la prezidanto de la Esperanto-movado, kiam li proponis, ke oni pafmortigu ĉiujn samideanojn, kiuj ne portas la verdan stelon.

Mi cerbumis pri la granda nombro da esperantistoj inkognite vagantaj tra la mondo, sed Brita petole pugnis min en la stomakon.

— Nu, Luĉjo, se ni staros ĝis morgaŭ sur tiu kajo, mi ne povos paradi antaŭ vi en la verda ĵartelzono de profesoro…

La nomon de la fama fetiĉisto forglutis la grincado de preterveturanta vagonaro.

 

Deka epizodo:

Kiel mi ŝtopis truojn ankaŭ en la Plena ilustrita vortaro

Sub la tablo la piedeto de s-ino Lambresto morse martelis mian ŝuon, dum ŝi simplanime rigardis sian edzon kun ŝajna atento al lia babilado pri neologismoj. Komence, kiam oni surtabligis la rostitan kokidaĵon, mi pensis, ke la unua tuŝo estas hazarda, kaj mi ĝentile retiris mian piedon. Post kelkaj minutoj tamen mi denove sentis mildan premon sur mian ŝuon, kaj, ĉe la fromaĝo, mi estis ja certa, ke la bela Korina Lambresto decidis vigle flirti kun sia gasto. Mi do akceptis ĝis la fino de la tagmanĝo la agrablan subtablan koketadon.

Kun flegma mieno mi trinkis mian kafon, kaj tra la fumo de mia cigaro mia rigardo vagis de la grandaj bluaj okuloj de la ĉarmega hipokritulino al la osta vizaĝo de Lambresto, kaj de la alloga supro de ŝia dekoltaĵa sulko al liaj maldensaj lipharoj. Per akuta voĉo li donkiĥote atakis la muelilojn de Neologismujo. Mi aŭtomate kapjesis, ne aŭskultante liajn vortojn, sed pensante: «Stranga paro. Li estas proksimume 60-jara kaj verŝajne ne kontentigas la sekretajn dezirojn de sia juna edzino, alie ŝi ne serĉus feliĉon aliloke. En ŝi certe subbrulas braĝo, kiu atendas oportunan blovon, por transformiĝi en frakasan lafofluon».

Mian revadon subite interrompis lia falseto:

— Samideano, vi ne atentas miajn parolojn. Ĉu vi havas zorgojn?

— Ne, tute ne.

— Aŭ ĉu vi ne samopinias kiel mi pri la pereiga influo de la novigantoj?

— He, he, eble, ke…

— Ne eble! Oni kondamnu ĉiun neologismon. Ĉu ne, Korina?

— Jes, Adalberto.

La piedeto morsis al mi: «Ve, mi devas ĉiam respondi: jes, Adalberto».

— Nu, en mia oficejo por ĝenerala statistiko, oni alkutimiĝas al reguleco, klareco, konservemo, kiuj estas la fundamento de bone organizita socio. Ĉu ne, Korina?

— Jes, Adalberto.

La piedeto petis mian pardonon sub la tablo. Per mia libera maleolo mi karese trankviligis ŝian suron.

— Ekzemple mi aĉetis antaŭ multaj jaroj la vortaron de Kabe, kaj tiu admirinde simpla libro tute sufiĉas por miaj bezonoj. Korina akiris diablan eldonaĵon, kiu nomiĝas Plena Ilustrita Vortaro. Mi foliumis ĝin kun abomeno. Ĝi estas vera neologismaro.

— Oni devas tamen konsideri la evoluon de la mondo, la moderniĝon de…

— Ta ta ta. Fi! Fi! Kaj ankoraŭ fi! Ĉu ne, Korina?

— Jes, Adalberto.

La piedeto komprenigis al mi: «Ha! Kian vivon mi pasigas kun tiu ulo!»

Lambresto grincis plu:

— Cetere, samideano, ĉu vi scias, kial ni invitis vin hodiaŭ al tagmanĝo? Pro via midzuminado. Ĉu ne, Korina?

— Jes, Adalberto.

Mi eksaltis kaj rigardis ambaŭ gastigantojn per okuloj plenaj de demandsignoj. La piedeto ordonis: «Ne ekscitiĝu, atendu pacience». Mi balbutis:

— Pro mia mi, midz, midzuminado?

— Jes. Korina donacis vian libron Kruko kaj Baniko al sia japana korespondantino. Ĉu ne, Korina?

— Jes, Adalberto.

La piedeto tamburis al mi: «Ho! Kiel via ŝercaro amuzis min!»

— Konfesu, ke via libro ne havas la plej etan literaturan aŭ moralan valoron.

— Mi konfesas.

La piedeto ekkriis: «Ho!»

— Mi ja ne legis vian libron, ĉar mi malfidas la modernajn aŭtorojn. La neĝa blovado de Puŝkin, La kastelo de Prelongo de Valienne, jen bonaj, klaraj modeloj de sana literaturo…

— Ĉu vi legis tiujn modelajn librojn?

— Ne, sed mi aŭdis, ke ili estas fidelaj al la Fundamento. Kaj la vorto Fundamento revenigas min al 1a kompatinda japana korespondantino. Ŝi skribis al Korina, ke sur la unua paĝo de via libro ŝi trovis nekompreneblan vorton: midzuminado. Efektive ĝi ne estas menciita en la vortaro de Kabe, kaj, ha ha, permesu, ke mi ridu, Korina vane serĉis ĝin en sia Plena Ilustrita Vortaro, kiu tamen ne avaras ĉiajn strangaĵojn kaj trivilaĵojn. Ĉu ne, Korina?

— Jes, Adalberto.

La piedeto furiozis: «Aj, miaj nervoj!»

— Ĉu vi konscias la gravecon de la problemo? Vi kaj viaj samuloj kripligas nian internacian lingvon al nekomprenebla ĵargono.

— Oni ne troigu…

— Ĉu vi opinias, ke mi troigas, kiam mi asertas, ke mi hontas ne povi doni taŭgan respondon al japanino, jes samideano, al japanino! Ŝi ankaŭ demandis, ĉu tiu vorto eble deriviĝas de la japana mitsu-minato, kies signifo estas «tri pordegoj». Mi ne kuraĝas pensi, ke via prozo estas tiel dubasenca, ke ĝi povus perturbi la imagon de honestaj virinoj.

— Sinjoro Lambresto, trankviliĝu, tiu vorto ne aludas korpajn aperturojn.

— Ĉu? Kion do Korina respondu al sia korespondantino? He! Kion?

Lia segilvoĉo incitis miajn orelojn kaj ankaŭ la oreletojn de Korina, kiel ŝia piedeto konfirmis al mi.

— Sinjoro Lambresto, bonvolu pripensi la vorton miozoto. Se iu donacas tiujn floretojn al amata homo, tio simbole signifas: «Ne forgesu min». Tial la poetoj nomas miozoton neforgesumino. Same…

Kolere Lambresto ekstaris kaj malpacience ĵetis sian buŝtukon sur la tablon.

— Ne, ne, mi petas vin. Ne parolu pri la poetoj. Ili estas la ĉefaj tombofosistoj de Esperanto. Mi ja vidas, ke vi… Sed, pardonu, mi devas iri en mian oficejon, por solvi gravan problemon pri la nombrado de la bervalaj stratoj.

— Do ankaŭ mi foriros.

— Ne, bonvolu resti. Ĉar vi ŝatas la poezion, mia edzino legos al vi siajn versaĵojn. Ĉu ne, Korina?

— Jes, Adalberto.

La piedeto emfazis sur mian piedkalon: «Jeees, restu, mi petas!»

Li iris. Kaj, dum servistino deprenis la manĝilaron, Korina kondukis min en saloneton.

La abrupta disiĝo de niaj piedoj kaŭzis egan ĝenon inter ni. La subtablan intimecon anstataŭis ia monduma tono, kiu aliigis nin en indiferentajn neŭtralulojn. Afektante fremdan mienon, Korina demandis:

— Sinjoro, ĉu vi deziras trinki konjakon, dum mi serĉos miajn verketojn?

— Volonte, sinjorino.

Post kelkaj minutoj ŝi revenis kun tri lernejaj kajeroj, en kiuj ŝi kaligrafiis siajn versojn, kaj la deklamado komenciĝis. Odoj, sonetoj, baladoj kaj rondeloj sekvis en unutona voĉlegado: Printempa arbaro, Unua renkonto, La infanoj de l' plugisto ktp.

— Ĉu vi scias, ke mi iam ricevis la duan premion por originala poezio?

— Ha! Mi gratulas vin.

Ŝi modeste ridetis kaj plue recitadis. Dum ŝia melodia voĉo lulis min, mi pli ol la versojn atentis la ĉarmojn de la legantino. Tian korpon disponas la filistro Lambresto! Ha! Tiuj kruroj, tiu dekoltaĵo, tiu ronda brusto, tiuj blondaj haroj, tiu rava vizaĝo en la manoj de la statistikisto! Tio estas ja pura krimo. Ĉu oni do ĉiam ĵetos perlojn antaŭ la porkojn?

— Samideano, mi legas, mi legas, kaj ni tute forgesis, ke vi venis por klarigi, kio estas midzuminado. Mi ankoraŭ ne scias, ĉu tio estas komparebla kun floroj aŭ kun tri pordoj. Vi parolis antaŭe pri neforgesumino…

— Jes, kara samideanino, tio estas analoga gramatika formo. Mi klarigu ĝin per ekzemplo: kiam amparo decidas sin dediĉi al amoraj ludoj, okazas, ke la viro diras al sia kunulino: «Midzu min». Tiun ludon oni nomas midzu-min-o, kaj la sufikso ad montras la agrablan daŭron de tiu amuziĝo: midzu-min-ad-o.

— Hm, hm! Mi provos memori vian klarigon.

Ŝi silentis momenton, kvazaŭ ŝi preparus novan demandon, sed ŝi fine proponis:

— Nun, se vi volas, mi kantos al vi kanzonon, kies tekston kaj muzikon mi komponis.

— Ho, brave!

Ŝi sidiĝis antaŭ piano kaj petis min stari apud ŝi, por turni la paĝojn de la manskribita partituro: La forĝisto de l' amo. Mi ne ege interesiĝis pri la teksto de la multaj strofoj; mi nur memoras la refrenon:

En la forĝejo de mia kor' Ha, ha, ha, ardegas la flamo. Batu, martelu do kun fervor' Ha, ha, ha, forĝisto de l' amo.

Starante dekstre de Korina, mi voris ŝin per la okuloj, kaj mi retenis miajn formikplenajn manojn. Mia rigardo enprofundiĝis tra la dekoltaĵo ĝis la antaŭkorto de ŝia «forĝejo», alkroĉiĝis al belgrajno sub ŝia orelo, karesis ŝian grasetan korpon de supre malsupren kaj reen, estis torturata de la tenta tremetado de ŝiaj mampintoj ĉe ĉiu «ha, ha, ha». Fine mi ekvidis la piedeton, mian komplicon, flirtanta kun la pianpedalo. La piedeto signis al mi: «Nu, stultulo, kion vi atendas?»

Kuraĝigite, mi klinis min kaj algluis miajn lipojn al la belgrajno. La piano silentis, kaj el la gorĝo de la kantantino gluglis lasta «ha, ha, ha», sed en tute nova tono. Ŝia korpo skuiĝis, kaj ŝi turnis al mi siajn simplanimajn bluajn okulojn.

Mi murmuris:

— Korina, mi ne povis plu.

Ŝi suspiris:

— Mi ne scias, kion mi pensu pri tio.

Ŝi komedie paŭzis kaj afektis seriozan mienon.

— Krome, sinjoro, vi ankoraŭ ne diris al mi, kion signifas midzi.

La brakoj, kiujn mi jam tenis pretaj ĉirkaŭpreni ŝin, falis laŭlonge de mia korpo. Mi rigardis ŝin per stultaj okuloj kaj demandis, konsternite:

— Kion vi diris?

— Kara amiko, mi nur deziras scii, kio estas midzi.

— Mi jam ja klarigis tion al vi.

— Ne, vi nur ĵonglis per «ne forgesu min», «midzu min» ktp, sed vi mem scias, ke via midzo ne estas trovebla eĉ en la Plena Ilustrita Vortaro.

Mi ridetis.

— Korinjo, vi estas poetino. Vi do posedas ekzempleron de la Parnasa Gvidlibro.

— Certe, jen ĝi.

— Nu, bonvolu foliumi ĝis la glosaro. Ŝi serĉis kaj laŭte legis:

— Midzi: buŝko… ho, ho, hooo!

Kvara «ho» ne eliris el ŝia mirronda buŝo, ĉar mi kaptis ŝiajn genuojn, por turni la piantabureton, ĝis ŝiaj lipoj troviĝis ĝuste antaŭ miaj. Ha, la hipokritulino! Kia kiso, kia kisado! Post du minutoj (aŭ du horoj?) Korina milde repuŝis min, por reakiri spiron kaj flustri en mian orelon:

— Karulo, ĉu estas eble, ke tiaj manieroj, kiaj en Parnaso, ekzistas en la realeco?

— Korinjo, mia dolĉa amatino, ĉu vi vere neniam?..

Ŝi levis la ŝultrojn.

— Vi mem aŭdis mian edzon laŭdi sian konservemon.

Ambaŭ ni vespiris, kaj post silento, forte alpremiĝante al mi, ŝi hezite demandis:

— Karulo, ĉu vi opinias, ke ankaŭ al mi plaĉus?..

Mi malrapide levis ŝin de la tabureto kaj milde ŝovis ŝin al granda sofo, meblo aparte oportuna por mia celo. Dume mi murmuris al ŝi, kiel volupte mi kisas ŝian belgrajnon. Ŝi ronronis kaj mallaŭte konfidis al mi, ke ŝi posedas ankoraŭ pli belan belgrajnon aliloke. Poste ŝi diris nenion plu, ĉar ŝia buŝo tute koncentriĝis sur la eblo inspirita de la Parnasa Gvidlibro. La paŝtistino ludanta ŝalmon en pentraĵo pendanta super ni povus atesti, ke la sufikso ad tiun tagon apenaŭ sufiĉis, por montri la daŭron de nia plezuro.

Korina, kiu genuis sur la tapiŝo, poste sterniĝis apud mi sur la sofo. Mi prenis ŝin en miajn brakojn kaj danke kisis ŝiajn virtuozajn dolĉajn lipojn. Ni iom ripozis, sed mia amorantino baldaŭ proponis kun brula okulumado:

— Karulo, mia japana amikino menciis la ludon mitsu-minato. Restas du pordoj…

Mi ne scias, ĉu mitsu-minato estas ludo, doktrino aŭ kuirrecepto, sed, responde al la sugesta invito de Korina, mi miavice genuiĝis kaj tiel diligente esploradis la ceterajn enirejojn al la volupto, ke mi fine malkovris la nigran belgrajnon, kiu ornamis la blankan pufan kadron de la malantaŭa pordeto. Kaj, forĝisto de 1' amo, mi ekmartelis ŝian ardegan karnon kun fervor'.

Je la kvina, kiam mi forlasis la gastaman domon de Lambresto kun malforto en la kruroj kaj lumo en la kapo, mi trafis la statistikiston sur la trotuaro.

— Ha, samideano, nun vi foriras. Kion vi pensas pri la talento de mia edzino?

— Fabela, fabelega! Post kelkaj ekzercoj ŝi certe baldaŭ ricevos la unuan premion.

— Kaj ĉu vi fine klarigis al ŝi, kio estas via fama midzuminado?

— Jes, la radiko estas facile trovebla plurloke, ekzemple en…

— Ekzemple, ekzemple… Ha ha! Permesu, ke mi ridu. Kial do ne en la laŭdire Plena Ilustrita Vortaro? Plena! Ha! ha!

— Mi jam skribis pri tiu bedaŭrinda manko al profesoro Waringhien.

— Ha? Kion li respondis?

— Ke la angla presisto forgesis midzi, sed ke li zorgos pri tio okaze de la dua eldono. Kaj, ĉar la vortaro estas ne nur plena, sed ankaŭ ilustrita, midzo estos detale prezentita en aparta bildotabulo.

Lambresto kompateme skuis la kapon.

— Vi devos do aĉeti duan ekzempleron de la Plena Ilustrita Vortaro. Al mi sufiĉas la vortaro de Kabe. Ne unu stelon ricevos de mi la rabemaj libristoj!

Kaj, elpoŝigante sian ŝlosilon, li asertis kun sarkasma rideto:

— Mi estas saĝa. Mi ne lasas min elsuĉi, kiel vi.

 

Dekunua epizodo:

Kiel mi eliminis du gravajn malsanojn el la Esperanto-movado

Ĉu vi jam estis en Grezijono? Jes, kompreneble: ĉiu serioza samideano devas almenaŭ unu fojon en sia vivo pilgrimi al la bela kulturkastelo de la francaj esperantistoj. Oni neniam tro laŭdos la afablecon de la deĵorantoj, la altan nivelon de la programoj, la freŝan verdecon de la parko kaj de la koroj, la arton de la ĉefkuiristo. Tiun senpagan reklamon mi ŝuldas al Grezijono, por iel kompensi malprofiton kaŭzitan de mia nekuracebla ŝercemo. Ho, grezijonanoj, ĉu vi pardonos min, se mi konfesos al vi kun sincera pento, ke mi iam malhelpis gaston viziti vin?

Pasintan jaron okazis en Bervalo komuna kongreso de la «Kontraŭalkoĥola Centro» kaj de la «Verda Universala Ligo de Vegetaranoj». Tia invado de abstinuloj en nian kutime gajan, gastaman, vivoĝuan urbon etendis funebran vualon super la tuta ĉirkaŭaĵo de la kongresejo. La drinkejoj estis dezertaj; la viandistoj kuntiris la nazon, kiam senkarnulinoj pasis sub grandaj verdaj ĉapeloj ornamitaj per napoj kaj karotoj; la putinoj mokridaĉis la flavmienajn akvotrinkantojn, nomante ilin senvostuloj. La insulto sonis des pli strange, ke ĝi trafis ĝuste KACanojn.

Ankoraŭ pli strange kaj ironie impresis min la apudmeto de ambaŭ sigloj super la portalo de la kongresejo: KAC–VULV, kiam mi matene alproksimiĝis, por gvati la sintenon de la herbovoraj kompatinduloj, kiujn mi malfacile povas nomi samideanoj, kvankam ankaŭ ili parolas Esperanton. Ni ja ne kulturas la saman ideon pri la kunmeto de KAC kaj VULV.

En la granda halo mi sentis, ke mia brila nazo kaj mia dorlote flegata ventro malkonvene kontrastas kun la deprimitaj figuroj, kiuj silente vagis inter afiŝoj atentigantaj ilin pri la teruraj efikoj de bifsteko kaj ruĝa vino. Laŭ mia kutimo mi ĉirkaŭrigardis, ĉu estas en tiu griza popolamaso ne tro malgrasa junulino, kiun mi povus konverti al pli normala vivmaniero. Vane. Preterpasante kun naŭzo aĉan bufedon garnitan per mineralaj akvoj kaj spinacaj sandviĉoj, mi direktis min al la elirejo, kiam stangeca viro subite staris antaŭ mi. Pluraj KACanoj aŭ VULVanoj (mi ne kapablis distingi ilin) murmuris: «La prezidanto Rafano! La prezidanto Rafano!» La prezidanto iel memorigis min pri inkvizitoro. Lia tranĉa aglonazo, liaj ĉevalaj makzeloj, lia severa rigardo, lia maldensa tremetanta kaprobarbo, lia minace levita osta montrofingro reliefigis la abruptan tonon de liaj sentencoj pri alkoholo kaj viando, kies uzo nepre kondukas al malmorala vivo kaj precipe al seksaj ekscesoj.

— Jes, karaj membroj de la «Kontraŭalkohola Centro», kies prezidanto mi estas, kaj de la «Verda Universala Ligo de Vegetaranoj», kies vicprezidanto mi estas, disvastigu nian idealon ĉie kaj ĉefe en la Esperanto-movado, kiu toleras en siaj vicoj tro da brandemuloj kaj kolbasemuloj. Ni elradikigu tiun plagon!

Miaj najbaroj aplaŭdis, Kaj mi rimarkis kelkajn malaprobajn rigardojn, fiksitajn sur mia provoke karmezina nazo. Mi ekpaŝis al la elirejo, dum la prezidanto plu predikis:

— Jes, karaj KACanoj kaj VULVanoj, mi mem, tuj post nia kongreso, unuafoje veturos al Grezijono. Kredu min: post mia restado en la kastelo la tieaj gastoj estos konvertitaj al nia etiko, kaj nur pura akvo…

Mi ne aŭskultis la pluan deklamadon de la inkvizitoro. Mi melankolie vagis sur la trotuaro, for de la mucida atmosfero de la KACVULVanoj. Fi! Kial misuzi tiel belajn vortojn por aferoj tute ne elvokantaj la ĝuojn de la kopulacio?

Ekvidante la ŝildon de la «Gaja Barelo», mi memoris, ke ĵus sonis la aperitiva horo.

— Bonan tagon, Bobo. Ĉu restas iom da vinbera suko en via barelo?

— Ho, amiko, se nur tiaj funebrantoj ĉiam kongresus en Bervalo, mi devus mem malplenigi miajn barelojn sola kun mia Bobino.

Mi ridis:

— Ne timu. Se vi vere bezonus helpon, mi konas iun, kiu…

— Jes, amiko, mi konas vian bonan koron kaj vian grandan stomakon. Nu, gustumu tiun rozan vinon el Arbozo. Mi ricevis ĝin antaŭ du semajnoj.

El la fundo de la restoracieto spica bonodoro de stufitaĵo akompanis la voĉon de Bobino, kiam ŝi puŝis la pordon de la kuirejo:

— Bobo! La manĝo estas preta. Ha, bonan tagon, sinjoro Luĉjo. Vi estas nia sola gasto. Restu do kun ni. Mi scias, ke vi ŝatas mian kuniklaĵon. Antaŭe vi povos konigi vian opinion pri farĉitaj tomatoj, kiujn mi…

La mastro interrompis sian edzinon, ŝerce frapante ŝian postaĵon.

— Bobino, ne babilu. Mi malsatas.

Ŝi rebatis:

— Ventregulo, zorgu do pri la trinkaĵoj. Iru en la kelon. Ankaŭ mi deziras gustumi vian vinon el Ĵuraso.

Ni sidiĝis ĉirkaŭ rustike dekoraciita tablo, kaj baldaŭ pufaj tomatoj krevis sub niaj forketpikoj, liberigante aroman haketaĵon, kies sukon ni postlekis de niaj lipaj komisuroj. Kun fermitaj okuloj ni enstomakigis ĉiun duan glutaĵon per helpa gargaro de arboza vino. Ha, la arboza vino! Se Bervalo ne alkalkulus min al siaj infanoj, mi dezirus esti franco, mi emus vivi en Ĵuraso. Kiam la talentega Bobino surtabligis la kuniklaĵon kaj deprenis la kovrilon de la kaserolo, glora fanfaro ektremigis niajn nazlobojn, kaj la trempo de nia pano en la saŭco estis kvazaŭ uverturo al ajla, laŭra, petrosela, askalona, agarika, timiana simfonio.

Bobo subite deklaris:

— Mia Bobino estas geniulino. Mi bedaŭras, ke mi devos ŝin forlasi.

— Vi estas freneza! Ĉu vi intencas eksedziĝi?

Ridego skuis la barelventron de Bobo.

— Tute ne. Mi nur vojaĝos al Saŭmuro, por aĉeti vinon. Dum mia foresto mia bofratino helpos Bobinon.

— Al Saŭmuro?

— Jes. Ĉu vi deziras akompani min?

Serĉante per la pinto de la lango peceton da kuniklaĵo kaŝitan en kava molaro, mi cerbumis: la kastelo Grezijono situas en la sama departemento kiel Saŭmuro. Ĝi kuŝas precize en la komunumo Boĵeo. Kaj en la ĉarma urbeto Boĵeo kuŝas (kun multaj viroj) tri famaj putinoj: la patrino Aglaa kaj ties du filinoj Frozina kaj Talieta. La boĵeanoj nomas tiujn tri graciulinojn simple «la ses gluteoj». Iam ĝuinte mem la gastamon de la ses gluteoj, mi decidis, ke tiuj ses gluteoj servu kiel lasta remparo antaŭ la insida agreso de la prezidanto Rafano kontraŭ Grezijono.

— Bobo, mi libertempas. Mi do veturos kun vi al Saŭmuro. Ĉar vi havas grandan aŭtomobilon, ni eventuale povus kunpreni konaton, ĉu ne?

— Kiun?

Kiam mi citis la nomon de la kontraŭalkohola vegetaranarestro, la restoraciisto, kiu estis malpleniganta sian glason, preskaŭ sufokiĝis. La okuloj elsaltis el lia viola vizaĝo. Li konvulsie ektusegis, kaj la arboza nektaro, maltrafante la gorĝon, vaporumiĝis ĝis la nazo de Bobino, kiu ekskoldis sian maldelikatulon. Inter ruktoj, gargarbruoj kaj borborigmoj, raŭkaj sakroj ŝprucis el lia tremanta buŝo:

— Brrr — Fek! — Ĥĥĥa! — Vi deliras — Merdon! — Kontraŭalkoĥ-ĥ-ĥ — Neniam!

Mi milde frapetis lian dorson, prezentis al li plenan glason kaj provis kvietigi lin, maldetale klarigante mian celon. Kiam lia edzino surtabligis kortuŝe molan kamemberton, lia vizaĝo sereniĝis. Miaj paroloj esperigis al li amuzan vojaĝon kun s-ro Rafano, kaj li fine konsentis:

— Jes, amiko, ni kunprenu la ridindan legomulon. Nun, se vi permesas, mi siestos dum kvaronhoro. La emocio lacigis min.

Lasante Bobon zorgi pri trankvila digestado, mi reiris al la kongresejo kaj profitis de paŭzo por alproksimiĝi al la inkvizitoro.

— Sinjoro prezidanto, hodiaŭ matene vi menciis vian intencon vojaĝi al Grezijono. Eble mi povus utili al vi. Postmorgaŭ mi veturos kun amiko al la grezijona regiono. Ĉu vi akceptus lokon en nia aŭtomobilo?

Li hezitis.

— Tiel mi ja ŝparus fervojan bileton kaj gajnus tempon. Sed ŝajnas, ke vi estas nek KACano nek VULVano.

— Hm! Ne en la senco, kiun vi…

Li levis sian ostan montrofingron kaj skuis sian kaprobarbon.

— Sinjoro, domaĝu vian vervon. Mi jam aŭdis tiajn krudajn kalemburojn pri nia respektinda idealistaro. Mi estas konvinkita, ke mia ĉeesto bonfare efikos sur vin. Mi savos vin, sinjoro. Mi savos vin.

La 17an de julio frumatene ni transiris la bervalan-francan limon, kaj nia aŭto rapide ruliĝis sur pitoreska vojo borderita per platanoj. Bobo gaje fajfis ĉe sia stirrado. Apud li mi ĝuis la pejzaĝon, la freŝan aeron, la leviĝantan sunon, ne atentante la tedan monologon de Rafano sidanta funde de la limuzino. Ĉirkaŭ la oka la kondukanto sciigis, ke li soifas kaj ke ni tuj faros pikniketon. Nia kunveturanto maltrankvile demandis, ĉu ni ekvidis fonton apud la vojrando. Bobo rikanis:

— Ne fonton, sed belan herbejon, sur kiu vi povos paŝtiĝi.

Ofendite, la inkvizitoro faldis sian tranĉilnazon kaj rifuzis eliri el la aŭto, kiam ni haltis en ombra arbarvojeto kaj paŝis al muskejo kun nia proviantujo. Bobo elpoŝigis korktirilon kaj prezentis al mi boĵolezan vinon el la lasta rikolto. Ĝi tikle kaskadetis en mian glutejon, kaj la resto malaperis kun gaja gluglado en la senfundan stomakon de la grasa restoraciisto. Dum Bobo malkorkis duan botelon, mi tranĉis maldikajn pecojn da salamo kaj vokis la abstinulon:

— Sinjoro Rafano, ne paŭtu. Vi bezonas nutron por la cetera vojaĝo.

Bobo blekis:

— Maljuna lignokapulo, ni pacience eltenis vian balbutaĉon pri salato kaj akvo. Nun, se vi ne gustumos la leporan pasteĉon preparitan de mia edzina moŝto, vi grave ofendos ŝin, kaj mi ĵuras per Bakĥo, ke vi iros al Grezijono piede.

La ardeaj kruroj de la vegetarano elŝoviĝis el la pordo de la aŭtomobilo kaj ŝanceliĝis ĝis la piknikejo. Li murmuris:

— Pardonu. Mi ne estas tiel rigida, kiel vi eble opinias.

Kaj li ĵetis sin sur la leporan pasteĉon. Li tamen ne volis trinki, certigante, ke li povas resti sobra tiel longe, kiel kamelo.

Je la dekunua kaj duono la impona saŭmura kastelo siluetiĝis ĉe la horizonto, kaj ni baldaŭ haltis antaŭ la perono de la fama vinkomercejo Verdiero. Mi konjektas, ke kritikemuloj suspektas min pri kaŝreklamado por la firmoj, markoj kaj titoloj cititaj en mia libro. Mi dezirus klarigi tion per piednoto, sed mia kara eldonisto malpermesis al mi uzi plu piednotojn. Li asertas, ke ili malfaciligas la kompostadon, tedas al la legantoj kaj eĉ kaŭzas al iuj akutan tortikolon. Mi do honeste deklaras, ke, ricevante mizerajn tantiemojn de mia kara eldonisto, mi senĝene pliigas mian modestan ŝtatfunkciulan salajron per kontraktoj kun ĉiaj entreprenoj dezirantaj konigi siajn varojn sur la monda merkato. Almenaŭ mi kuraĝas konfesi la veron, kaj, se mi ne estus diskreta, mi povus riveli la nomojn ekzemple de franca romanisto, kiu en ĉiu ĉapitro reklamas diversajn brandojn, kaj de anglino, kiu farĉas siajn poemojn per markoj de kondomoj. Tiu ekskurso elmontris unu fojon pli la priplorindan situacion de la esperantistaj beletristoj.

Nu, elveturiliĝinte antaŭ la perono de la firmo Verdiero, kies adreso estas facile trovebla en la saŭmura telefonlibro, ni iris en la oficejon de la direktoro. Li tuj petis nin akompani lin en grandegajn kelojn, por gustumi ĉiujn vinojn kreskantajn en la Luarvalo. Komence Rafano sciigis, ke li ne partoprenos en la drinkado. S-ro Verdiero protestis, ke ne temas pri drinkado aŭ trinkado, sed pri scienca studo de naturaj produktoj. La ĉefo de la «Kontraŭalkohola Centro» mallaŭte senkulpigis sin:

— Mi ne estas tiel rigida, kiel vi eble opinias.

Vere ankaŭ li diligente ekstudis ĉiujn glasojn vicigitajn antaŭ lia nazo. Kaj lia kurba flarorgano grade aliformiĝis al bela, ruĝa granatotranĉaĵo. Lia rigardo malklariĝis. Li provis esprimi sian kontentecon, sed lia lango algluiĝis al lia falsa dentaro, kaj li nur stulte ekridaĉis.

Post kiam Bobo elektis la vinspecojn destinitajn por la bervalaj gastoj, s-ro Verdiero metis dekduon da boteloj en korbon kaj ordonis:

— Sekvu min. Ni tagmanĝos ĉe mia amiko, la paroĥestro de Vilberno. Li atendas nin. Ni rapidu, ĉar lia servistino malŝatas la neakuratecon.

Vilberno kuŝas je kelkaj mejloj de Saŭmuro, sur la norda bordo de Luaro. Kiam la du veturiloj haltis en la korto de la malnova paroĥestrejo, apud romanika preĝejo, pastro Fadojo montris sian altan, ensutanigitan staturon sur la sojlo. Lia ruĝa vizaĝo radiis de ĝojo. Li ekkriis al la vinkomercisto:

— Klaŭdo, mi dankas la Sinjoron pro via vizito.

S-ro Verdiero prezentis nin. Kiam li menciis la vegetaranecon kaj kontraŭalkoholismon de Rafano, la bonkora pastro sincere ekridis:

— Malofta fenomeno en nia kristana regiono. Tamen eniru. Mia hejmo estas via hejmo, kaj la amikoj de Klaŭdo estas miaj amikoj.

Ni sidiĝis en granda manĝoĉambro rigardanta al bele flegata ĝardeno. Pastro Fadojo per preĝeto antaŭdankis la Sinjoron pro la mirindaĵoj preparitaj de lia servistino, kaj li vokis ŝin, verŝante anĵuan rozan vinon en la glasojn.

— Maria!

El la kuirejo la maljunulino trotetis kun tera plado plena de grashepataĵo. Ni aplaŭdis ŝin, kaj s-ro Verdiero fariĝis nia proparolanto:

— Saluton, bona Maria. Ni denove ĝuos vian talenton. Ha, kia plezuro! Nun ni trinku je via sano.

Ni levis niajn glasojn. Abrupte, malkonvene kiel laŭta furzo dum plensilento en mozarta opero, aŭdiĝis la voĉo de la KACano:

— Ĉu mi povus ricevi akvon?

Pastro Fadojo fiksis la okulojn sur la solivoj de la plafono, kvazaŭ li timus, ke ĝi falos sur la tablon. Maria krucosignis sin, murmurante Jesumarijozef, kio nepre forpelas la diablon. Ŝi demandis, konsternite:

— Ĉu vi estas malsana, sinjoro?

Ni ĉiuj ekridis, kaj pastro Fadojo, zorge tranĉante la hepataĵon, memorigis nin, ke la teksto el la evangelio, kiun li plej volonte komentarias antaŭ la piularo de Vilberno, temas pri la edziĝofesto en Kana, dum kiu la Sinjoro ŝanĝis akvon en vinon.

— Nu, rebatis Rafano, ĉar vi citas la Sanktajn Skribojn, kiel vi povas klarigi, ke vi senbezone manĝas viandon? Ĉu vi forgesis la dian ordonon: «Ne mortigu»?

La paroĥestro fermis la okulojn kaj kompateme skuis la kapon. Subite li eksplodis, kaj lia voĉo tondris:

— Ha! Per sankta Manbovo, patrono de Vilberno, ĉu ekzistos do ĉiam novaj sektuloj, kiuj pretendas kompreni la Biblion, pikpikante el ĝi senligajn pecojn? Sinjoro vegetarano, aĉetu hebrean gramatikon. «Ne mortigu» signifas nur «ne murdu». Koncerne la buĉadon de bestoj, sufiĉos al vi legi plu la Biblion, por konstati, ke la Eternulo zorgis pri la menuo de la kredantoj, rekomendante al ili manĝi ŝafofemuraĵon kaj rostitan kokidaĵon anstataŭ vermoj, bufoj aŭ similaj monstraĵoj ŝatataj de paganoj. Cetere la listo proponita de la Eternulo ne estas kredartikolo, kaj, se Li malpermesis manĝi kuniklaĵon aŭ porkaĵon, la kialo kuŝas en la malbona kvalito de la tiama bredado. Male nun… Sed mi perdas mian salivon, klarigante klarajn aferojn. Maria, alportu la andujetojn!

S-ro Verdiero aldiris:

— Maria, ne forgesu la botelojn da ŝinona vino!

Remaĉante la nerefuteblajn bibliajn argumentojn de la paroĥestro, Rafano manĝis, manĝis, trinkis, trinkis. Li jam ne partoprenis en la konversacio. Restis al li nur iom da forto, por antaŭteni sian glason kaj replenigi ĝin. Dume li voris perdrikidon kun brasiko, englutis tri pecojn da kaprina fromaĝo kaj duonon de la frambotorto. Post kiam ni trinkis kafon kaj dudekjaran prunbrandon, li senĝene ekronkis en sia fotelo. Maria admire dankis la ĉielon per nova Jesumarijozef. Pastro Fadojo ridetis kaj karitate murmuris:

— Vidu, li ne estas tiel rigida, kiel li aspektas. La Sinjoro kompatu lin kaj liajn sameraranojn.

Bobo esprimis la deziron baldaŭ repagi en Bervalo al niaj gastigantoj pro la mirinda festeno, kaj ni disiĝis de la paroĥestro kaj de la vinkomercisto, por ekveturi al Boĵeo. Plej malfacile estis enŝovi la ebrian, dormantan KACVULVestron en la aŭtomobilon. Dum la plua vojaĝo al nia lasta etapo mi memorigis Bobon pri nia plano: mi telefone sciigis Aglaan pri nia alveno, petante ŝin glui grandan verdan stelon sur sia pordo. La domo de la ses gluteoj staras en la D-ro-Zamenhof-strato, unu mejlon antaŭ la kastelo Grezijono. Dum la ĝirado en la David-straton, mi atentigis la KACanon pri la fama fontano de la reĝo Renato, sed sonora ronko evidentigis al mi, ke Rafano tute ne sonĝas pri akvo. Kun ega peno ni eligis lin el la veturilo, post nia halto apud la hospitalo. Kiam mi tiris la sonorilon sub la granda verda paperstelo de la «sesgluteejo», li murmuris, ke la kastelo tute ne aspektas kiel en la prospektoj. Mi asertis, ke tio devenas de la vespera mallumo. La pordo malfermiĝis, kaj liaj okuloj malfermegiĝis antaŭ la malfermitaj ses brakoj de la boĵeaj ĉiesulinoj, kiuj enigis nin en la malĉastejon. La tri Gracioj estis simple vestitaj per mallongaj, tre mallongaj, verdaj, travideblaj ĉemizoj.

Ĉarma legantino, mi dezirus klarigi al vi per piednoto, kial la ĉemizoj estis verdaj, sed vi ja konas la severecon de mia kara eldonisto. (Mi do nur rapide diru parenteze, ke Aglaa iam putinis en Marsejlo kun siaj apenaŭ adoltaj filinoj kaj apartenis al la unuaj aninoj de la «Unuiĝo de la Esperantistaj Amordomoj». Vi jam aŭdis pri UEA, ĉu ne? En 1962 tiuj pionirinoj prudente decidis elmigri al Boĵeo, por dediĉi sin precipe al tiuj vizitantoj de la apuda kastelo Grezijono, kiuj deziras okupi sian liberan tempon per aliaj plezuroj ol librobindado kaj korbfarado.)

Aglaa ekkriis, premante min al sia majesta pulmujo:

— Malfidelulo! Jam de dek monatoj vi ne vizitis nin. Ĉu tiuj ĉi sinjoroj estas viaj amikoj?

— Jes, jen Bobo, fama restoraciestro kaj ĝuemulo. Jen aliflanke s-ro Rafano, ĉefo de la KACanoj.

La vegetarano ceremonie kisis la manon de Aglaa, dum la tri amoristinoj ekjubilis, ke ankaŭ ili estas fervoraj kacemulinoj. Mi senrevigis ilin, klarigante, ke bedaŭrinde ne temas pri la sama afero. Kiam ili aŭdis pri la «Kontraŭalkohola Centro», ĉiuj vemienis kaj demandis min, ĉu vere mi mem jam ne trinkas ĉampanon. Pinĉante la glorajn sidvangojn de la du filinoj, mi gaje protestis:

— Anasinjoj miaj, mi soifas. Ni ĉiuj soifas. Nu, kuru. Kie estas la glaciujo kun la boteloj da Pomri-ĉampano?

La entuziasmo renaskiĝis. En la salono meblita per profundaj sofoj, grandaj speguloj kaj lascivaj pentraĵoj la tri virinoj instigis nin liberiĝi de niaj ĝenaj vestoj. Ni volonte obeis. Nur Rafano ne volis demeti sian longan flavan kalsonon, kaj li aspektis kiel karnavala cikonio, kio kaŭzis ĝeneralan ridegon. Aglaa puŝis lin sur seĝon kaj sidiĝis sur liaj ostaj genuoj. Malaperante sub ŝiaj imponaj rondaĵoj, li balbutis:

— Ha, Grezijono! Grezijono! Sinjorino direktorino, mi sincere dankas vin pro la neforgesebla akcepto en via kastelo.

Bobo, tenante Talietan ĉe la talio, flustris al ŝi proponojn, kiujn ŝi verŝajne akceptis, ĉar ambaŭ baldaŭ rulfalis sur sofon en grandioza disflugado de verda araneaĵa ĉemizo kaj blanka interplektita femuraro.

Kliniĝinte super la glacisitelon, Frozina baraktis kontraŭ la malcedema korko de la unua botelo. Mi helpis ŝin, firme tenante ŝin, por ke ŝi ne falu sur la tablon. Tio ebligis al miaj fingroj retrovi la varman karesindecon de ŝia juna karno. Ŝi afekte krietis, ke mi ĝenas la englasigadon de la ĉampano, sed la duma dolĉa turniĝado de ŝia satena pugo en mia polmo konfirmis al mi, ke la adorinda komediantino perfekte asimilis la lecionojn de lia patrino kaj iam superos ŝian amorarton.

Aglaa prenis glason kaj trinkigis Rafanon. La Pomri-ĉampano fluetis de lia kaprobarbo sur lian birdobruston. Li senkulpigis sin:

— Sinjorino direktorino, mi ne estas tiel rigida, kiel mi aspektas.

Ŝi leviĝis kaj ironie deklaris:

— Pri tio mi tuj zorgos. Demetu vian kalsonon.

La nudigo de liaj fenikopteraj kruroj estis tiel malfacila, ke li stumble glitis sub la tablon. Aglaa sekvis lin, kaj baldaŭ lia balbutado «Ha, dankon, sinjorino direktorino, ha, Grezijono, dankon, ha! ho!» miksiĝis kun nia opa kverado, anhelado, gruntado, jodlado, ŝmacado, volupta kriĉado, liberiĝa stertorado.

Paŭzo.

Aglaa ekaperis el sub la tablo kun malkombitaj haroj, ĉifita ĉemizo kaj triumfa mieno. Ŝi interfrapis la manojn:

— Ne ĉesu, ne ĉesu! En kor' al ni sonas: «Obstine antaŭen!» Talieta, mia filinjo, alportu botelon da ĉampano kaj keksojn.

Ni aplaŭdis la literaturajn sciojn de nia boĵea hetajro, la fruktogustan ŝaŭmvinon de la firmo Pomri kaj la unuajn akordojn de la virtuoza Frozina, kiu, kaptinte sian gitaron, ekkantis la kortuŝan arion:

Juna streptokoko diris al sia gonokokino: Mi volas vin gratifiki.

Mi ne intencas tedi vin, citante ĉiujn strofojn de tiu belega lirikaĵo. Ili estas cetere troveblaj en la Himnaro Esperanta. Ĥore ni kantis la refrenon:

Kial grati, kial grati?

Nur Rafano, sub la tablo, eligis el sia hoka nazo ronkajn mistonojn, kiuj ne harmoniis kun la romantika melodio.

Ĉe la naŭa botelo da ĉampano, pri kiu mi ne garantias, ke ĝi estis de la firmo Pomri, ĉar la etikedo estis malfacile legebla, mi ekdormis en virinaj brakoj. Kiom da brakoj, mi ne povas precizigi. Mi nur memoras, ke mi havis mirindajn sonĝojn, kiuj estis dolore interrompitaj de inkvizitora voĉo:

— Samideano, samideano, estas la sepa, vekiĝu!

La hirta barbo de Rafano tremetis super mia vizaĝo. Li estis jam vestita. Elrampante el dolĉa, varma amaso da brakoj, mamoj, femuroj kaj aliaj karnaj trezoroj, mi skoldis lin, sed li naive klarigis:

— Samideano, ni ne rajtas maloportuni la direktorinon kaj ŝiajn sekretariinojn tiel longe.

La «direktorino», intertempe malferminte la okulojn, ĵetis al mi demandan rigardon, kiu signifis: «Ĉu tia grado de stulteco estas ebla?» Bobo, tirite el sia dormo, blekis:

— Kreteno! Bovaĉo! Reiru al via furaĝo.

La drinkejestro saltis sur la plankon kaj kuris al la tedulo kun skuiĝanta nuda umbiliko. Li kaptis lin je la kolumo kaj puŝis lin al la pordo, kriegante:

— Iru al la stacidomo kaj petu bileton por brutvagono. Vi ne estas inda vojaĝi kun homoj.

Mi aldiris:

— Ne, Rafano. Vi ankaŭ ne estas inda resti en Grezijono.

De sur la sojlo ni rigardis la malgrasulon, similan en sia nigra vesto al stevardo de enteriga entrepreno, malaperi laŭlonge de la D-ro-Zamenhof-strato. Rimarkinte, ke kelkaj fruleviĝemaj pasantoj gapas al nia nudeco, ni refermis la pordon de la «kastelo».

Aglaa ordonis al sia filino:

— Tanjo, kuiru do al ni fortan kafon.

Kaj, karesante miajn raspajn vangojn, ŝi ŝovis min en sian tualetejon, dirante, ke mi povas disponi ŝian elektran razilon, kiun ŝi alie uzas nur por sia sura lanugo. Per tiaj detaletoj oni ekkonas verajn grandsinjorinojn, kies raran specon oni trovas hodiaŭ nur en unu eŭropa kortego, en kelkaj japanaj bordeloj kaj tre malofte ĉe esperantistaj delegitinoj por turismo.

Karaj gelegantoj, kiam mi rememoras tiun epizodon de mia vivo, mi fieras pri mia sukceso. La «Kontraŭalkohola Centro» kaj la «Verda Universala Ligo de Vegetaranoj» tute dissolviĝis. Vi konstatos, ke la KACanoj malaperis el la lasta jarlibro de la Esperanto-movado. Postvivas nur dekduo da malcedemaj delegitoj de VULV. Ilin mi tutkore invitas al dektaga kuracado en la bervala kliniko de Bobino.

Restas ja la uzurpo de la nomo Grezijono. Tiu kulpo ege turmentis mian delikatsentan animon dum pluraj monatoj. Por forigi miajn sendormajn noktojn, mi nepre devis elverŝi mian koron kaj trankviligi mian konsciencon per detala publika konfeso de mia peko. Jen tio ĵus okazis. Ho, grezijonanoj, antaŭ ol decidi pri via pardono, manĝu do bovan stekon, trinku tri glasojn da ruĝa vino kaj, se tio ne sufiĉos por veki vian indulgon, petu de mia kara eldonisto la ĝustan adreson de la ses gluteoj en Boĵeo.

 

Postlasta epizodo:

Kiel mi konstatis, ke Esperanto estas flegata ankaŭ en la transmondo

Mi mortis la duan sabaton de septembro je la dek-unua kaj kvarono.

La dato estas facile memorebla, ĉar ĝuste tiun tagon malfermiĝis la ĉassezono en la bervala distrikto. Ek de la sunleviĝo ĉiuj pafemuloj timtremigis leporojn kaj koturnojn en la kampoj kaj arbaroj de nia regiono. Ankaŭ mi malpacience atendis tiun sabaton. Ne kredu, karaj legantoj de tiu transtomba raporto, ke min interesis la sangavida persekutado al senkulpaj sovaĝbestetoj. Male. Mi opiniis, ke mi venĝos ilin, aranĝante rendevuon kun Karolina, la edzino de la impostisto. Mi ankaŭ havis la impreson, ke, kokrante la kolektiston, mi kompense rericevos almenaŭ morale parton de la sumegoj enspezataj de la bervala magistrato.

La impostisto estis unu el la plej fanatikaj ĉasistoj en Bervalo. Ĉe la aŭroro de tiu fatala sabato li vagis kun pafilo kaj hundo tra la bruanta ebenaĵo, tiel lasante al mia dispono varman lokon en sia lito kaj ankoraŭ pli varman en la brakoj de Karolina. Ankaŭ ni ŝmiris kaj frotpoluris niajn amilojn, kiel oni iafoje nomas la armilojn de Kupidono, kaj per ili ni senlace persekutis la plezuron ĝis en la plej intimaj kaŝanguletoj.

Ni ne povis konjekti, ke la impostisto ial revenos domen pli frue ol antaŭvidite. Dum ni kune trafis duafoje la klimakson de la volupto, terura knalo tondris en la ĉambro. Mian tiel oportune prezentatan dorson skuis la murda pafo, kaj, ankoraŭ aŭdante la kriojn de Karolina, mi sinkis en la neniecon.

Puritanoj, hazarde foliumante mian libron, rikanos, ke fia diboĉulo fine ricevis merititan punon. Toleremaj legantoj male envios mian sorton, kiu evitigis al mi longan agonion kaj ebligis al mi fini mian vivon en lasta apoteozo de ĝissate ĝuita amoro,

Kio min pleje mirigis post mia morto estis, ke mia intelekto funkcias plu. Mi devis do konstati, ke mia ĝisnuna materiisma koncepto pri la transmondo tute ne kongruas kun la sperto, kiun mi provos rakonti al vi.

Estas malfacile priskribi mian konfuzon, kiam mi retrovis min en tute nekutima stato de malpezeco. Mi ŝvebis en blueta atmosfero kaj, jam ne perceptante mian korpon, mi rapide leviĝis al luma regiono strekata de oraj radioj. Traflugante ian helan nebulon, mi sopiris al mia tro frue forlasita vivo, Mi memoris la belajn teraninojn, kiuj perdis fervoran adoranton; la Esperanto-movadon, kiu perdis elstaran klasikan aŭtoron; la mondon entute, kiu perdis neŝanceleblan optimiston. Mi sentis min iom maltrankvila, ĉar, se vere ekzistas eterna vivo, eble ekzistas ankaŭ la infero promesita al la pekuloj de mia speco.

Baldaŭ la nebulo malaperis, kaj antaŭ mi etendiĝis ia senfina murego, kies materialo ŝajnis nepalpebla miksaĵo el brilaj nuboj, vanila kremaĵo kaj holivuda kiĉa dekoracio. En ĝi faŭkis portalo, super kiu flagris granda surskribo: PARADIZO. Komence mi hezitis alŝvebi al tiu loko, pri kiu mi blasfeme ŝercadis dum mia tuta vivo, kiam mi dubis, ke oni povas esti feliĉega, eterne kantante hosana kaj haleluja. Sed mian scivolon tiklis la surskribo en Esperanto kaj ankaŭ la dolĉa muziko obtuze sonanta tra la nuba pordego. En ĝi estis ja klare rekonebla la melodio de La Feliĉo zumata de Ramona van Dalsem kun orgena akompano de Toos Schoonman.

Iu fajfis tra la fingroj, kaj maljunulo vestita per longa noktoĉemizo aperis sur la stratusa sojlo. Kun sia blanka barbo li memorigis min pri mia unua Esperanto-instruisto. Li signis al mi, ke mi alproksimiĝu, kaj diris al mi:

— Ave, domine. Quid exspectas ante januam? Ho! Pardonu. Mi ne sukcesas perdi la malbonan kutimon paroli latine. Mi deziras al vi agrablan eternon. Eniru do en la paradizon.

— Granda sankta Petro (ĉar mi supozas, ke vi estas sankta Petro), vi verŝajne eraras. Mi ne apartenas al la justuloj, kiuj rajtas tiel rapide ĝui la eternan feliĉegon.

La ĉiela pordisto afable ridklukis kaj, familiare prenante min je la brako, invitis min en sian oficejon.

— Vi mem eraras, kara eksa terano. Kiel multaj, vi havas malĝustan ideon pri la paradizo. Tio devenas de la oftaj mistradukoj kaj falsaj interpretoj de la sanktaj libroj. Rigardu mem miajn registrojn.

Sur bretoj el nekonata ligno staris sinsekvoj da foliantoj, dekstre rozaj en la fako PARADIZO kaj maldekstre nigraj sub la rubriko PURGATORIO. Sankta Petro lerte kaptis roze binditan libregon, kaj lia montra fingro rapide laŭglitis la kolumnojn, dum li litaniadis: Baedeker, Baghy, Bakunin, Balkányi, Balzac, Barbusse, Bartelmes, Bastien, jen, jen vi, konstatu, ĝuste super Beaufront. Ha! Li estis punita je tri jaroj da purgatorio, antaŭ ol veni en la paradizon. Male vi havas tre bonajn notojn. Legu kion la Ĉefo skribis apud via nomo: «Ŝatas vinon, bieron, brandon, spican manĝon, belajn virinojn, spritajn ŝercojn». Kaj la Ĉefo propramane substrekis «Bona esperantisto». Vi estas ja ideala kandidato al la eternaj ĝuoj.

Mi balbutis:

— Granda sankta Petro, mi ne komprenas, mi…

— Pardonu, mi ekvidas animojn, kiuj atendas antaŭ la pordo. Sed ĝuste nun preteriras aliflanke la iama paroĥestro de Meudon, ha, ha, ankaŭ gaja petolulo. Lo! Sankta Rabelezo, bonvolu ĉiĉeroni tiun novebakitan paradizanon kaj konduki lin unue al la vestotenejo.

Dum mi salutis la faman Rabelezon, sankta Petro iris al la nuba sojlo kaj fajfis tra la fingroj.

La patro de Gargantuo kaj Pantagruelo afable alparolis min:

— Amiko, vi do ĵus alvenis de la tero.

— Jes, ĉu vi deziras, ke mi informu vin pri…?

— Ne, tute ne. Mi nur aŭdis, ke oni kanonizis min. Almenaŭ unu saĝa decido de la lasta Vatikana Koncilio, kiu eble helpos forviŝi la grizon de la mondo. Sed kiel vi sentas vin?

— Mi konfesas, ke mi estas vere konfuzita, unue konstatante, ke la paradizo ekzistas, due mirante, ke la klerikaro reklamas ĝin tute alia.

— Antaŭ ol mi klarigos ĉion al vi dum promenado tra la paradizo, venu al la vestotenejo, kie vi ricevos ion por kovri la eteran figuron, kiu anstataŭas la karnan ŝelon forlasitan sur la tero.

Tiu aludo pri mia karna ŝelo memorigis min pri mia trapafita kadavro en la lito de la impostistedzino. Kompatinda Karolina, al kiu mi kaŭzis tiom da zorgoj: pridemandado de la polico, skoldoj de la edzo, fakturo de la lavbutiko pro la makulitaj litotukoj… Mi ankaŭ imagis la funebran paroladon de la prezidanto de mia Esperanto-klubo, interrompata de la plorsingultoj de multaj bervalaninoj ĉirkaŭantaj mian ĉerkon. Se ili scius, ili ne plorus!

Belega junulino staris antaŭ stakoj da delikataj blankaj noktoĉemizoj.

— Anĝelino Gabriela, bonvolu zorgi pri la vestado de tiu nova beatulo.

La anĝelino Gabriela mezuris per admira rigardo la larĝon de miaj ŝultroj kaj enmanigis al mi fajnan ujon por mia «spirita ŝelo». Mia nova figuro, kvankam etera, ŝajnis plaĉi al ŝiaj sorĉaj okuloj. La intereso cetere estis reciproka.

Malvolonte mi sekvis sanktan Rabelezon en la admirindan ĝardenon, kiu etendiĝis tuj post la vestotenejo. En la mezo vasta herbejo leviĝis laŭ milda deklivo al la roznuba horizonto. Dekstre kaj maldekstre boskoj logis al siaj muskaj tapiŝoj. Malvarmeta zefiro peris al mi nekonatajn aromojn kaj aŭdigis al mi la lirladon de kaskadetoj kaj la kvivitadon de buntaj birdoj. Kompreneble mia priskribo malforte spegulas la realecon de la paradizaj mirindaĵoj. Mankas al mi konvenaj vortoj kaj precipe talento. Sed ĉiuj renkontataj beatuloj evidente ĝuis la eternan vivon, promenante, ludante, flirtante, ridante kaj kantante.

Ekpaŝante kun mia fama kunulo sur vojeto serpentanta inter du riveretoj, apud arboj ŝarĝitaj de ĉiaj fruktoj, mi ekkriis:

— Sankta Rabelezo, tiom da neatenditaj strangaĵoj konsternas min, ke mi ne scias, per kiu demando mi komencu. La anĝeloj videble havas sekson kaj ne flugilojn. Ĉiuj loĝantoj parolas Esperanton. Mi promenas kun vi en la paradizo, anstataŭ bruli en la eterna fajro de la infero.

Ridetante, sankta Rabelezo interrompis min:

— La infero tute ne ekzistas. Ĝi estas nur inventaĵo de senspritaj blaguloj. Kiel povus la Eternulo, kiu estas senlime bona, elpensi tian abomenaĵon por sia kreitaro?

— Jes, sed mi meritis almenaŭ longan restadon en la purgatorio.

— Tiu punejo ja ekzistas, sed, kiel sankta Petro jam klarigis al vi, ĝi estas destinita por alispecaj pekuloj. Finfine la teologoj devos iam revizii siajn praajn doktrinojn kaj klare agnoski, ke la ĉiopova Kreinto provizis la homojn per kvin sensoj uzotaj dum la tuta vivo. La regula vartado de tiuj sensoj estas la sola kulto, kiun la Eternulo atendas de la homoj. Ĝi estas kvazaŭ prepariĝado al la paradizaj ĝuoj. Tial ke vi diligente ekzercis viajn sensorganojn, nun vi troviĝas en la paradizo, kaj vi povos, dank' al via konstanta trejniĝo, senpene trovi volupton en la brakoj de la hurioj el la islama sekcio, aŭ kviete siesti en la ŝeolo, sub tiuj rokoj, aŭ trinki el jenaj riveretoj, en kiuj fluas nek lakto nek mielo, kiel stulte asertas malbonaj ekzegezistoj, sed pilsena biero kaj burgonja vino el la rikoltjaro 1955.

— Bedaŭrinde multaj teranoj ne scias tion kaj cedas plu al la influo de pereigaj superstiĉoj.

— Jes, ĉiuj, kiuj malestimas la bonaĵojn de la surtera vivo kaj malhelpas siajn samtempulojn ĝui ilin, ne indas transiri post la morto rekte al la ĉiela feliĉego. En la purgatorio do restadas pli-malpli longe militistoj, vegetaranoj, ĉikanemuloj, klubkasistoj, jezuitoj, sadistoj, asketoj, politikistoj, teduloj, ktp.

— Kial oni ne avertas ilin?

— Ili ne kredus tion. La malhumileco blindigas ilin. Survoje sankta Rabelezo afable salutis preterpasantajn beatulojn jen latine, jen malnovfrance, sed pleje Esperante. Inter ili mi rekonis plurajn famulojn kaj ege miris, aŭdante Aristotelon mem paroli en flua Esperanto. Mi petis informon de mia gvidanto:

— Kiam Esperanto estis adoptita de la paradizanoj?

— Longe antaŭ mia alveno, oni parolis tie sanskrite, poste hebree, poste greke, fine latine. Multaj konservis sian propran lingvon, kio ĉagrenis la Sanktan Spiriton, la asistanton de la Ĉefo pri klerigaj aferoj. Iam, en la jaro… lasu min cerbumi, do, jes, en la jaro 1905 post la naskiĝo de la Filo de la Ĉefo, oni aŭdis pri grupeto da homoj, kiuj kunvenis en franca haveno, por demonstri la taŭgecon de universala lingvo, al kiu ili donis la strangan nomon Esperanto. La Ĉefo komisiis al anĝelo la aĉeton de lernolibro, kaj la Sankta Spirito organizis kursojn, kiuj entuziasmigis la ĉielanaron. De tiam do… Sed atentu. Jen ĵus eliris el la ŝeolo la beata d-ro Zamenhof mem. Ĉu vi scias, ke li havas privilegian lokon en la paradizo pro sia parenceco kun la Filo de la Ĉefo? Ni alproksimiĝu.

Antaŭ la aperturo de la ripozkaverno, el kiu eliĝis agrabla odoro de malvarmeta vinkelo, la Majstro frotpurigis sian nazumon per basko de sia blanka ĉemizo ornamita de brila verda stelo. Sankta Rabelezo laŭte salutis lin:

— Bonan eternon, Lazaro Ludoviko.

— Bonan eternon, Francisko. Nu, ĉu vi eltrovis amuzajn anekdotojn por mia nova krestomatio?

— Mi ne havis multe da tempo, sed mi prezentas al vi junan samideanon, kiu ĵus enparadiziĝis.

— Bonvenon al vi, amiko. Nun mi devas iri al urĝa rendevuo kun Edĉjo Privat, sed ni verŝajne iam povos pli longe babili pri la nuna stato de la surtera movado.

— Kara Majstro, se vi permesas, mi havas nur unu lingvan demandon, kiun nur vi povas solvi. Ĉu oni diru: «Beaufront estis punita je purgatorio» aŭ «estis punata?»

— Kompreneble Beaufront estis juste punita je purgatorio.

Kaj Zamenhof murmuris duonvoĉe kun maliceta mieno:

— Mi eĉ scias de sankta Petro, ke la atistoj estis ĉiam regule punataj je kvar horoj da purgatorio.

Dum la Majstro klarigis al sankta Rabelezo, kio estas la atista herezo, mi ŝtelpaŝe foriĝis, ekvidante la anĝelinon Gabriela, kiu vagis en apuda vinberejo kaj invite palpebrumis al mi. Ŝi kaptis mian manon kaj tiris min malantaŭ gigantajn rebobranĉojn, sub kiuj ni sterniĝis.

— Mi finis mian deĵoron en la vestotenejo. Nun mi povos montri al vi la paradizon.

Ŝi prenis min en siajn brakojn, sed bedaŭrinde miaj okuloj subite fermiĝis, kaj mi ekdormis kontraŭvole, antaŭ ol mi povis scii la nudan veron pri la sekso de la anĝeloj. Mian dormon cetere ĝenis dika grapolo da vinberoj, kiun la zefiro balancetis ĝuste super mia vizaĝo. Sensukcese mi provis forigi ĝin per la mano, kaj tio laŭte ridigis ia anĝelinon Gabriela.

Malfermante la okulojn, mi retrovis min en la lito de Karolina. Apogite sur unu kubuto, ŝi petole svingis sian dekstran mamon, por tikli mian nazon per ĝia roza cico. Ŝi moke demandis:

— Nu, sinjoro amoranto, ĉu du fojoj sufiĉas al vi? Vi ja ne intencas dormi ĉi tie ĝis la reveno de mia edzo.

Mi enbrakigis ŝin, kverante:

— Certe ne, anĝelino mia. Ni reiru kune ĝis la sepa ĉielo.

Kaj, dum la sonoriloj de la apuda preĝejo Sankta Rabelezo anĝelusis tra la malfermita fenestro de la dormoĉambro, ni arde fordonis nin al la ekzercoj, kiuj certigas al la teranoj elektindan lokon en la paradizo.

 

Kara eldonisto! Laŭ via deziro, jen mia biografieto.

Naskiĝo: 07.02.1925 (ĝusta dato por gegratulontoj je mia 50a naskiĝtago. Antaŭan dankon) en Montbarrey, franca Ĵuraso.

Studado: Mi studis diversajn aĵojn en diversaj francaj lernejoj kaj universitatoj. Mia plej ŝatata diplomo: «Atesto pri lernado» (10.10.1945) garantianta, ke mi «posedas elementan konon de la internacia lingvo Esperanto», lernita kiel malpermesita judaĵo en 1941.

Interludo: Koĥa bacilo malhelpis min fariĝi fama profesoro pri kio ajn. Tiun fibacilon kunvenkis post tri jaroj mia fidela aliancano la optimisma bacilo.

Pandona (kaj panedona) okupo: De 1950 estro de la Franca Librejo en Berlino.

Esperanta verkaro: Artikoletoj, Kruko kaj Baniko en Bervalo kaj multaj aliaj titoloj verkotaj kiam mi havos tempon.

Adreso (por puritanoj dezirantaj insulti min): Kurfürstendamm 211, D-1 Berlin 15.

Morto: la 2an sabaton de septembro… (Pliaj detaloj en la lastaj paĝoj de la libro).

Louis Beaucaire

Ссылки

[1] Verdire li estis budhisto (noto destinita por ĉiuj, kiuj ŝatas malbonajn spritaĵojn).

[2] Ha!

[3] Hi hi hi!

[4] Mi ne povas ĉi tie pro manko de loko kaj de tempo klarigi la 34 manierojn delogi virinon. Ilin mi detale pritraktis en mia verko Sentakta taktiko aperonta en la serio «Oriento-Okcidento» kaj anstataŭonta la iom malaktualiĝintan Aman Arton de Ovidio.

[5] Ĥĥĥĥĥĥĥ!

[6] Por la legantoj ne konantaj la nuancojn de la Plena Gramatiko, tio estas nur «komenco de daŭranta ago sen rezulto».

[7] Tute hazarde temis pri Paŝoj al plena posedo.

[8] La arĥivo de Bervalo estas vera informujo por ĉiuj seriozaj interlingvistoj. Oni skribis tiom da stultaĵoj pri la genezo de Ido!

[9] Multaj ĝis nun vane cerbumis pri la eksesperantistiĝo de Kabe. Tio estu nur modesta aludo pri la netaksebla historia valoro de mia verko.

[10] Mi citas nur memore, ne garantiante pri la ekzakteco de la formulo.

[11] Miaj tekstoj estas interesaj por poliglotoj, ĉu ne?

[12] Bonvolu relegi la antaŭan piednoton.

[13] Bonvolu atente relegi la antaŭajn piednotojn.

[14] Konfesu: tiuj paĝoj estas vera regalo por poliglotoj.

[15] Nova frandaĵo por poliglotoj.

[16] Pripensu, kiom da dolaroj mi gajnus, se mi estus usona verkisto kaj mia senmorta prozo aperus en Novjorko: milionoj da ekzempleroj, Pulitzer-premio, kopirajto por filmoj, televido ktp. Estimata leganto, afable pardonu tiun lastan, sed necesan piednoton, kaj nun, por domaĝi la elastecon de via nuko, bonvolu resupreniri al mia teksto tre, tre singarde. Dankon.

Содержание