La besto de mastro Belhomme

Мопассан Ги де

Guy de Maupassant

La besto de mastro Belhomme

La diliĝenco de Le Havre estis baldaŭ forlasonta Criquetot kaj ĉiuj vojaĝantoj atendis ke oni voku iliajn nomojn en la korto de l' Komercista Hotelo estrata de Filo Malandain.

Ĝi estis veturilo flava, muntita sur radoj, kiuj pli frue ankaŭ estis flavaj sed nun preskaŭ grizigitaj pro algluiĝado de koto. Tiuj de l' antaŭo estis tute malgrandaj; la malantaŭaj, altaj kaj maldikaj, portis la kofregon ŝvelan kaj misforman, similan al besta ventro. Tri blankaj, malfortaj ĉevaloj jungitaj arbaleste

[1]

, kaj kies grandajn kapojn kaj dikajn rondajn genuojn oni unuarigarde rimarkis, devis treni tiun veturilaĉon iurilate similan al monstro pro la strukturo kaj irmaniero. La ĉevaloj ŝajnis jam endormiĝintaj antaŭ la stranga veturilo.

La fiakristo, Sesaire Horlaville, malgranda viro kun dika ventro, tamen elastulo ĉar li kutimis grimpi sur siajn radojn kaj leviĝi al la supro, kun vizaĝo ruĝigita de l' forta kampara vento, de la pluvoj, ŝtormoj kaj malgrandaj brandoglasoj, kun okuloj nun fermetitaj pro la ventobatoj kaj hajlofaloj, aperis ĉe la hotela pordo viŝante sian buŝon per la mandorso. Larĝaj rondaj korboj, plenaj de timigitaj kortobirdoj, atendis antaŭ senmovaj kamparaninoj. Sesaire Horlaville prenis ilin unu post la alia kaj metis ilin sur la tegmenton de sia veturilo; post tio li lokis kun pli da zorgo tiujn, kiuj enhavis ovojn; poste li ĵetis de malsupre kelkajn malgrandajn sakojn da greno, malgrandajn paketojn envolvitajn per naztukoj, tolpecoj aŭ paperoj. Fine li malfermis la pordon de l' malantaŭo kaj eltirinte liston el sia poŝo li legis vokante:

— La sinjoro paroĥestro el Gorgeville.

La pastro antaŭenpaŝis, granda potenca viro, larĝa, dika, kun violkolora vizaĝo kaj afabla mieno. Li suprentiris sian sutanon por levi piedon, same kiel la virinoj suprenŝovas siajn jupojn, kaj grimpis en la veturilaĉon.